Seleŭkio-Ktesifono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Seleŭkio-Ktesifono - arabe المدائن, al-Mada’in = la urboj, perse تيسفون, Tisfun, ankaŭ konata sub la nomo Beit-Ardaŝir - estis duobla urbo en la nuntempa Irako, kiu konsistis el la kunkreskiĝintaj urboj Seleŭkio kaj Ktesifono dividitaj per la rivero Tigriso. La duobla urbo estis la ĉefa rezidejo de la reĝoj de la partoj kaj de la sasanidoj. La etimologio de la nomo Ktesifono, kiu cetere estas greklingva persona nomo, estas nekonata.

Historio[redakti | redakti fonton]

Seleŭkio, ĉe la dekstra bordo de la rivero Tigriso, fondiĝis pere de la reĝo Seleŭko la 1-a proksime de la malnova urbo Opis. Kune kun la urbo Antioĥio ĉe rivero Orontes, la nova urbo iĝis la ĉefa rezidejo de la seleŭkida imperio. Meze de la 2-a jarcento a.K. la urbo estis konkerita fare de la partoj. La urbo estas inter alie priskribata de la romiaj historiistoj Tacito (Analoj, 6, 42) kaj Plinio la pli maljuna. Tacito rimarkigis ĉefe, ke Seleŭkio estis potenca, per altaj muroj protektita urbo.

300 urbaj civitanoj konsistigis urban konsilion de helenisma tipo, kiun kompletigis popola parlamento. Tamen la reĝo Artabanos la 2-a enmiksiĝis en la aŭtonoman urban regadon, post kiam Seleŭkio subtenis lian rivalon Tiridates la 3-a. La urbo ankaŭ dum la epoko de la partoj komence restis plejparte helenisma kaj pro sia favora situo plu prosperis. Laŭdire en ĝi tiam loĝis pluraj centmiloj da loĝantoj – krom grekoj kaj makedonoj aparte judoj kaj sirianoj, poste en kreskanta kvanto ankaŭ partoj. Tamen ripete en la urbo erupciis ribeloj kontraŭ la partoj, aparte post kiam la partaj reĝoj proksime de Seleŭkio fondis la urbon Vologesias kaj parte subtenis ĝin. Fine de la 1-a jarcento la urbo pli kaj pli perdis sian helenisman karakteron kaj ŝanĝiĝis al plejparte parta urbo.

Fine de la jaro 165 la urbo estis konkerita kaj prirabita fare de la romia armeo sub komando de Avidius Cassius – tio estis la fino por la eksa centro de la helenismo en Mezopotamio. Jam la armea armeestro Septimius Severus kun siaj legioj kadre de sia milito kontraŭ la partoj trovis la restojn de la urbo praktike nedefenditaj, tamen en la urbo ankoraŭ dum la epoko de la parta reĝo Vologaeses la 6-a produktiĝis moneroj. Seleŭkio inter alie estis la naskiĝloko de Diogenes de Babilono kaj de Seleukos de Seleŭkio.

Ktesifono estas plia historia urbo ĉe grava komerca vojo, ĉirkaŭ 35 kilometrojn sudoriente de la nuntempa urbo Bagdado ĉe la maldekstra bordo de la rivero Tigriso, vidalvide de Seleŭkio. La urba nomo similas al greklingva persona nomo, kaj eble originas el helenisma nomdono sone simila al antaŭa toponimo – mankas certa klarigo pri la noma etimologio. Kontraste al la najbara helenisma najbara urbo Seleŭkio, la partoj levis la urbon Ktesifono, kiu jam dum la epoko de la seleŭkidoj estis konata, al la rango de vintra kaj ĉefa rezidejo de la partaj reĝoj kaj ekipis ĝin per fortaj remparoj, kvankam la najbara urbo Seleŭkio aliborde de la rivero daŭre ankaŭ havis gravan komercan rolon en la parta imperio. Laŭ la romia historiisto Ammianus Marcellinus tiu altrangigo de la urbo al rezidejo de la partaj reĝoj okazis inter la jaroj 38 kaj 45, dum la regotempo de Vardanes. Tamen jam antaŭe la romia historiisto Tacito en sia verko Analoj (6, 44) nomis la urbon la rezidejo de la parta uzurpisto Tiridates la 3-a, kiu dum la jaro 36 dumtempe okupis praktike la tutan Mezopotamion.

La urbo, aŭ pli konkrete dirite la "urboj", ĉar temis pri kunkreskaĵo el diversaj urbaj loĝlokoj, plu evoluis kaj kreskis sub la sasanidoj, kiuj rigardis la du urbojn kiel unu metropolo kaj ankaŭ uzis Seleŭkio-Ktesifonon kiel ĉefurbo de sia regno. Dum la somero, kiam la klimato en Seleŭkio-Ktesifono iĝis tro varma, oni uzis Istaĥr kaj aliajn lokojn kiel dumtempaj someraj rezidejoj, sed Seleŭkio-Ktesifono restis la precipa rezidejo kaj politika ĉefurbo: Dum tiu tempo la urbo kreskiĝis ĝis vera grandurbo, kiu fine havis ĝis 500.000 loĝantoj. La urbo estis plurfoje konkerita de la romianoj, plej laste dum la jaro 283, kaj pliajn fojojn nesukcese sieĝita, plej laste dum 591, sed neniam pli longan tempon restis okupita de la romianoj. La lastan romiarmean klopodon de konkero entreprenis la bizanca imperiestro Heraklio dum la jaro 628.

Post la persa malvenko en la batalo de Kadesia kontraŭ la eskpansiantaj islamanoj, la urbo dum la jaro 637 estis konkerita kaj parte detruita de la araboj, sed tamen dum la sekva islama epoko krom la de la islamanoj nove fondita urbo Kufa estis centro de la ŝijaismo. La islama goberniestro Salmān al-Fārisī , kiu rezidis en la urbo, estis signifa gravulo de la islama gnostikismo. Tamen Seleŭkio-Ktesifono definitive disfalis kaj perdis ĉian gravecon, post kiam dum la jaro 762 fondiĝis la nova metropolo Bagdado.

Dum sia flora tempo, Seleŭkio-Ktesifono estis ankaŭ centro de la kristanismo en Persio, de la ortodoksa Asiria Eklezio de la Oriento. Plej malfrue dum la jaro 410 la episkopo de la urbo kaj granda metropolito de Persio havis la titolon "katholikos". Li estis la gvida aŭtoritato por ĉiuj metropolitoj de Mezopotamio kaj por ĉiuj kristanaj eklezioj de la oriento – tio signifis "oriente de la Romia Imperio", konkrete aparte temis pri la imperio Persio kaj la hinda subkontinento, pli poste ankaŭ pri centra Azio kaj pri Ĉinio. Fine de la 8-a jarcento ankaŭ la sidejo de la kristana granda metropolito translokiĝis de Seleŭkio-Ktesifono al Bagdado.

Arkeologiaj fosaĵoj[redakti | redakti fonton]

La teritorio de la antikva urbo ĝis nun nur en malsufiĉa kvanto estas arkeologie esplorata. Dum la Unua Mondmilito la ruinoj dum bataloj inter la armeoj de la Otomana Imperio kaj Britio estis aldone damaĝitaj. Arkeologiaj fosaĵoj aparte okazis en Seleŭkio inter la jaroj 1927–1932 kaj 1936–1937 pere de sciencistoj de la usona universitato de Miĉigano: Tiuj fosaĵoj precipe koncentriĝis pri bloko de loĝdomoj, kaj trovatis parte tre riĉe ekipitaj loĝejoj inter la jaroj 300 a.K. ĝis 200 p.K.. La trovaĵoj ekspoziciatas en la muzeo Kelsey de la universitato de Miĉigano.

Plue inter la jaroj 1964 ĝis 1989 okazis pliaj fosaĵoj de la itala universitato de Torino: La italaj arkeologoj inter alie trovis konstruaĵon, kiu ŝajne dum la seleŭkida epoko uziĝis kiel ŝtata arkivo. Elfosiĝis 30.000 argilaj tabuloj kun sigeloj, preskaŭ ĉiuj en pure helenisma stilo. La konstruaĵo ŝajne bruldetruiĝis dum la parta konkero de la urbo ĉirkaŭ la jaro 150 a.K.. Sondaĵoj krome rezultigis du grandajn kanalojn, kiuj de oriento al okcidento kaj de nordo al sudo trairis la urbon.

La ruinoj de Ktesifono estas multe malpli esplorataj. Germanaj fosaĵoj ĝis nun nur trovis partajn tombejojn, sed ne loĝdomojn. Italaj fosaĵoj trovis metiistan kvartalon. Ĉiuj ĝis nun trovitaj spuroj estas plej frue el la epoko de la sasanidoj, inter ili la restoj de antikva kristana preĝejo. Probable pli aĝaj konstruaĵoj aŭ tre grandparte detruiĝis ĝis plej laste la sasanida epoko aŭ estas entombigitaj sub metroj de dikaj tavoloj de sedimento. Iom pli norde de la areo prilaborata de la italaj arkeologoj, irakaj arkeologoj trovis fruajn islamajn domojn, parte riĉe dekoritajn, el la tempo post la jaro 637.

La sola nuntempe ankoraŭ surloke spektebla ruino estas la restoj de la sasanida palaco Tak-e Kisra, kiuj aparte imponas pro granda volbaĵo (videbla sur la foto artikolokomence).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]