Asiria Eklezio de la Oriento

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Asiria Eklezio de la Oriento
Geografiaj lokoj Irako, Irano, Libano, Eŭropo, Rusio, Georgio, Aŭstralio, Nov-Zelando, Usono, Kanado, Barato, Ĉinio.
Fondinto Sankta Tomaso
Origino 1552
Nombro de membroj 40 000
Oficiala retpaĝaro www.assyrianchurchnews.com

La Asiria Eklezio de la OrientoApostola Eklezio de la Oriento - sirie ܥܕܬܐ ܩܕܝܫܬܐ ܘܫܠܝܚܝܬܐ ܩܬܘܠܝܩܝ ܕܡܕܢܚܐ ܕܐܬܘܪ̈ܝܐ, ‘Ittā Kaddiŝtā ŭa-Ŝliĥāitā Kattoliki d-Madnĕĥā d-Ātārājē - estas aŭtonomia ortodoksa kristana eklezio. Ĝi administre kaj religie estas plene memstara kaj komprenas sin kiel daŭrigo de la antikva kristanaro de la malnova urbo Seleŭkio-Ktesifono.

La nuna eklezio fontas el la "Eklezio de la Oriento". Tiu komunumo komence unuigis ĉiujn kristanojn oriente de la limoj de la Romia Imperio. Ĝi konsistigis la malnovan eklezian "kristanaron de Seleŭkio-Ktesifono": tiu antikva urbo estis la (nuntempe nur laŭnoma) sidejo de la eklezia patriarko. Kiel sola el la malnovaj kristanaj eklezioj ĝi neniam estis ŝtata eklezio, sed ĉiam agis sub nekristana ŝtata regado: La eklezio precipe agadis en Mezopotamio respektive Persio.

La origina "Eklezio de la Oriento" nuntempe havas grandan branĉon nuntempe unuigitan kun la papo en Romo – tiu branĉo nomiĝas Ĥaldea-Katolika Eklezio kaj organiziĝas en la kristana patriarkejo de Babilono – kaj plian simile grandan branĉon ne unuigitan kun la papo, kiu komprenas sin en la tradicio de la nestorianoj. Tiu dua branĉo ekde la 1960-aj jaroj estas dividita en la tutmonde aganta "Sankta Apostola kaj Katolika Asiria Eklezio de la Oriento" kun sidejo en Ĉikago, kaj la ĉefe en Irako aganta (sed ankaŭ en Usono kaj Germanio reprezentata) "Malnova Apostola kaj Katolika Eklezio de la Oriento" kun sidejo en Bagdado.

La nomero asiria nur ekestis dum la 19-a jarcento kaj celis trovi historian-geografian nomon, kiu evitu noman mencion de la adjektivo nestoriana por tiuj partoj de la Eklezio de la Oriento, kiuj denove alproksimiĝis aŭ eĉ aliĝis al la romie katolika kaj anglikana eklezioj. Oficiala parto de eklezia nomo la adjektivo "asiria" nur estas ekde la 1960-aj jaroj.

Nuntempa disvastiĝo[redakti | redakti fonton]

Nuntempe ĉirkaŭ 300.000 ĝis 400.000 kristanoj en Irano, Irako, Sirio, Turkio, Usono, Eŭropo kaj Aŭstralio apartenas al la aŭtonomia Asiria Eklezio. Proksimume duono el ili ne plu vivas en okcidenta Azio, sed en diasporo ĉefe en Usono. Nur 80.000 sole vivas en la ĉirkaŭaĵo de la urbo Ĉikago. Post la mezepoko, ĝis la Unua Mondmilito centro de la eklezio kaj sidejo de la patriarko estis la urbo Kudŝanis en la nuna oriento de Turkio. Post 1918 la sidejo pro la politikaj evoluoj en Turkio translokiĝis al Ĉikago.

Instruo[redakti | redakti fonton]

La eklezio plene agnoskis la decidojn de la ekumenaj koncilioj de Niceo 325 kaj Konstantinopolo 381.

La baza kredokonfeso baziĝas sur la decido de tiuj du koncilioj. La Asiria Eklezio substrekas la religian misteron de la triunuo kaj de la homiĝo de la kristana dio: Jesuo laŭ la eklezia instruo estis kaj dio kaj homo, kaj tiuj du naturoj ne estas mikseblaj kaj ne ŝanĝeblaj. Maria estis la patrino nur de la homa naturo de Jesuo, ne de la dia naturo: Tial la Asiria Eklezio malakceptas la nomon "dipatrino" aŭ greke "theotokos" (naskantino de dio) por ŝi. En teologia vidpunkto aparte tiu kompreno signifis distanciĝon de la katolika eklezio.

Sakramentoj estas la eŭĥaristio (qurbana), la bapto, la pastreco, la penitenco de la homaj pekoj, sankta oleumo, la gisto aldonita al la pano de la sankta vespermanĝo, kaj la signo de la sankta Kruco (fonto anglalingva).

Deviga celibato nur ekzistas por episkopo j kaj monaĥoj. Pastroj rajtas edziĝi, kontraŭe al en la aliaj orientaj kristanaj eklezioj ankaŭ post la pastriga beno.

La "Eklezio de la Oriento" evoluigis propran liturgion, la "ĥaldean riton". La liturgia lingvo estas la siria lingvo, apartena al la aramea. Malsamopinie oni diskutas pri tio, ĉu permeseblu ankaŭ la uzo de modernaj lingvoj en la diservoj. La kutimoj similas al tiuj de aliaj malnovaj orientaj kristanaj eklezioj – kun la escepto ke ikonoj, do ĉiuspecaj religiaj bildigoj, malpermesatas.

En la sepsemajna fasta tempo antaŭ pasko la eklezianoj rezignas pri viando, ovoj kaj laktoproduktoj. La plej altaj ekleziaj festoj estas kristnasko, epifanio, palmofesto, pasko, ĉieliro, pentekosto, festo de la sankta kruco kaj festo nomata sanktigo de la eklezio.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]