Koto (muzikilo)
El Vikipedio
La koto aŭ kotoo (japane: 筝 [koto]/[sō] aŭ 琴 [koto] en la klasika japana) estas pinĉata kordinstrumento uzata en tradicia japana muziko, ĉefe en Kabuko kaj Bunraku. Ĉin-devenanta (gŭzhēng), ĝi estis instruata en Japanio inter la 7-a kaj la 8-a jarcentoj, kaj estis ludata precipe ĉe la imperia palaco; la uzo nun demokratiĝis.
Liutfarado [redakti]
La koto estas longa citro (en formo de ĉina drako tapi), mezuranta ĉirkaŭ 1,80 m, kun 13 kordoj. La kesto estas tradicie farita el ligno paulojnia malplenigita, kaj la altaj stabloj el eburo. Pro la komparo al drako oni nomas la partojn de la instrumento "kapo", "dorso" kaj "vosto".
