Paŭlovnio
El Vikipedio
|
|
||||||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Paulownia imperialis
|
||||||||||||
| Biologia klasado | ||||||||||||
|
||||||||||||
| Paulownia Siebold & Zucc. |
||||||||||||
|
Inter 6 kaj 17 specioj, inter ili: |
||||||||||||
Paŭlovnio (Paulownia) estas la sola genro en la familio de paŭlovniacoj (Paulowniaceae). La specioj estas falfoliaj arboj kun de bluete violaj ĝis preskaŭ blankaj floroj en akselaj cumoj; estas 6 specioj el Orienta Azio, kelkaj kultivataj por ornamo aŭ por ligno uzata en meblofarado.[1] La genro prenas sian nomon de Anna Paulowna, filino de Caro Paŭlo la 1-a (Rusio) kaj edzino de reĝo Vilhelmo la 2-a de Oranje-Nassau.
Specioj [redakti]
La genro enhavas 6 ĝis 17 speciojn, depende de la aŭtoro.
- Paulownia catalpifolia
- Paulownia elongata
- Paulownia fargesii
- Paulownia fortunei
- Paulownia kawakamii
- Paulownia taiwaniana
- Ĉina paŭlovnio (Paulownia tomentosa)