Krajonjupo
Krajonjupo estas streĉa jupo kun rekta fendo. Pro tio la nomo: longa kaj maldika kiel krajono.
Priskribo
La krajonjupo estas unuopa vestero aŭ parto de ensemblo. La streĉa formo povas limigi la liberan movadon. Tial ofte estas fendo je la dorsa flanko aŭ pli malofte je la flankoj.
Historio
Antaŭulo de la krajonjupo estas la stumblojupo, laŭmode antaŭ la unua mondmilito.
La franca fasonisto Christian Dior enkondukis la krajonjupon dum la malfruaj 1940-aj jaroj.