Krampfermilo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Koncerne aliajn signifojn aliru la apartigilon Krampo.
Krampfermilo

Krampfermilo estas reuzebla fermilo de botelo kun speciala krampo por (mal)fermi la botelon.

Krampfermiloj estas uzataj de diversaj bierfarejoj. Konataj ekzemploj estas la boteloj kun krampfermiloj de Grolsch en Nederlando, de la Flensburger Brauerei en norda Germanio kaj de bierfarejo Bernard en Ĉeĥio.

En Hispanio ne estas kutimaj tiuj fermiloj por bierboteloj, sed por boteloj de gas-limonado, ekzemple fama iame "La Casera".