Kranioterapio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kranioterapio estas alternativa kuracmetodo uzata de fizioterapeŭtoj, naturopatoj, kiropraktikistoj kaj osteopatoj. Temas pri speco de osteopatio kiu aplikiĝas al la kranio. La ĉefa ideo estas per masaĝado de la vertebraro, la kranio kaj la vizaĝo forigi la limigojn de nervoj, optimumigi la moviĝon de la cerba fluaĵo kaj repoziciigi ostojn en ĝusta loko. Kranioterapiistoj uzas la terapion por kuraci psikan streĉon, nukan kaj dorsan dolorojn, migrenon (hemikranion) ktp.

Kontraŭuloj opinias ke la terapio ne havas sciencan bazon kaj kelkaj studoj taksas la metodologion malforta.

Historio[redakti | redakti fonton]

Iniciatis kranioterapion William Sutherland(1873-1954), kiu studis kun la fondinto de osteopatio, Andrew Taylor Still, en la unua usona lernejo por osteopatio en 1898-1900.

Efikeco[redakti | redakti fonton]

En 2016 franca skipo studis la terapian efikecon de la kranioterapiaj teknikoj kaj la ekzamenajn fideblecon dank'al literatura revuo[1]. Ili konkluas ke ne ekzistas seriosaj pruvoj pri ili kiel montris jam antaǔaj revuoj[2].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Guillaud A, Darbois N, Monvoisin R, Pinsault N (2016) Reliability of Diagnosis and Clinical Efficacy of Cranial Osteopathy: A Systematic Review. PLoS ONE 11(12): e0167823. doi:10.1371/journal.pone.0167823
  2. Ernst Edzard (2002) "Craniosacral therapy : a systematic review of the clinical evidence". Focus on Alternative and Complementary Therapies. 17 (4):197-201