Kranioterapio

El Vikipedio, la libera enciklopedio


Kranioterapio estas alternativa kuracmetodo uzata de fizioterapeŭtoj, naturopatoj, kiropraktiko|kiropraktikistoj kaj osteopatoj. Temas pri speco de osteopatio kiu aplikiĝas al la kranio. La ĉefa ideo estas per masaĝado de la vertebraro, la kranio kaj la vizaĝo forigi la limigojn de nervoj, optimumigi la moviĝon de la cerba fluaĵo kaj repoziciigi ostojn en ĝusta loko. Kranioterapiistoj uzas la terapion por kuraci psikan streĉon, nukan kaj dorsan dolorojn, migrenon (hemikranion) ktp.

Kontraŭuloj opinias ke la terapio ne havas sciencan bazon kaj kelkaj studoj taksas la metodologion malforta.

Historio

Iniciatis kranioterapion William Sutherland(1873-1954), kiu studis kun la fondinto de osteopatio, Andrew Taylor Still, en la unua usona lernejo por osteopatio en 1898-1900.

Ŝablono:Ĝermo-medicino