Krasnogorskoje (ruse Красногорское) estas vilaĝo en Isetska distrikto (Tjumena provinco, Rusio), parto de Solobojeva kampara municipo (ruse Солобоевское сельское поселение).
En 1898 Krasnogorskoje estis nomita de vojaĝanto Konstantin Nosilov "bela vilaĝo", kun imponaj domoj, poŝtejo, prizorgita ligna preĝejo. Ĝi staris sur alta bordo de Iseto kaj estis ĉirkaŭita de pluraj vilaĝetoj[1].