Kripto (arkitekturo)
Kripto (el la greka: Κρυπτός = la kaŝito, la tombo) estas en multaj kristanaj preĝejoj sub la ĥorejo aŭ absido troviĝanta enirebla tombejo. Ĉefe en romanikaj preĝejoj troviĝas kriptoj.
En moderna vortuzo, oni nomumas ankaŭ kripto tiujn ŝtonajn surterajn konstruaĵojn, kiuj entenas plurajn ĉerkojn de ekz. unu familio.