Kristana roko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Switchfoot
.

Kristana roko estas formo de rok-muziko ludita de bandoj kies membroj estas kristanoj, kiuj ofte fokusas en la vortumado al kristanismo. La grado laŭ kiu tio okazas ege varias inter la diversaj bandoj. Elstara parto de la kristana roko asocias kun la movado nomita "kristana nuntempa muziko", dum aliaj grupoj estas sendependaj. Tiu muzika subĝenro influas ĉefe en Usono, partikulare en la kadro de la diversaj eklezioj kaj ofte en la aktiveco ene de la preĝejoj mem. Diversaj junularaj bandoj formiĝis en la tuta lando kaj ekdisvastiĝis alilande.

Eble la unua dokumentita apero de rok-bando en preĝejo estis de Mind Garage en 1967, kies “Electric Liturgy” estis registrita de la diskeldonejo RCA en 1969 en la "studio de Nashville Sound", direktorita de Chet Atkins, kaj publikigita en 1970.

Larry Norman estis populara muzikisto de kristana roko kiu ricevis la opozicion de kristanaj konservemaj sektoroj (partikulare fundamentismaj) kiuj eltenis, ke la rok-muziko estas fundamente kontraŭkristana. Ĉiuokaze unu el liaj kantoj, "Why Should the Devil Have All The Good Music?" (Kial Satano devas havi la plej bonan muzikon), iĝis pionira de la kristana roko. La unua albumo Randy Stonehill, estis registrita en 1971, financita de Pat Boone.

  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Rock cristiano en la hispana Vikipedio.