Kristnaskinsula Nacia Parko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gecarcoidea natalis, la Kristnaskinsula ruĝa krabo.
Abota naivulo, reproduktanto unike en Kristnaskinsulo.

La Kristnaskinsula Nacia Parko aŭ en angla origine kaj oficiale Christmas Island National Park estas nacia parko okupanta plej el la Kristnaskinsulo, nome teritorio de Aŭstralio en la Hinda Oceano sudokcidente de Indonezio.[1] La parko estas hejmo al multaj specioj de animala kaj planta vivo, inklude la samnoma Kristnaskinsula ruĝa krabo, kies ĉiujara migrado montras ĉirkaŭ 100 milionoj da kraboj moviĝi al la maro por ovodemetadi. Krome la Kristnaskinsulo estas la unika nestoloko por la endanĝerita Abota naivulo kaj por la draste endanĝerita Kristnaskinsula fregato, kaj la ampleksaj teritorioj de aliaj endemiaj specioj faras la insulon lokon de granda intereso por la scienca komunumo.[2]

Historio

Geologio kaj geografio

Flaŭro kaj faŭno

Kraboj

Oni notas en la insulo grandajn populaciojn de Kristnaskinsulaj ruĝaj kraboj (Gecarcoidea natalis), el kiuj grandaj migradoj dum frajaj periodoj nombras la populacion je pli ol milionoj da kraboj. La helaj ruĝaj karapacoj kaj ampleksa denseco de ĉi tiuj bestoj faras iliajn vojojn al marojn tiom nombraj kiuj estas videblaj el aero. Tamen, la populacioj de Kristnaskinsulaj ruĝaj kraboj estas minacataj per la invadaj flavaj frenezformikoj (Anoplolepis gracilipes). Ĉi tiu formiko estis akcidente alkonduktita al la insulo inter 1915 kaj 1934,[3] kaj sen formikaj specioj por konkuri kontraŭ ili, rapide formis alte densajn superkoloniojn.[4] A. gracilipes eble estas respondeca pri la morto de pli ol 30 milionoj da kraboj de la parko.

Dum ruĝaj kraboj estas la plej multenombraj de la Kristnaskinsulo, la insulo havas la plej grandan populacion de Birgus latro tutmonde,[5] la monda plej granda populacio de senvertebruloj.[6] Estas eble pli ol miliono da Birgus latro en la Kristnaskinsulo[7]. Ĝi estas hejmo de pluraj specioj, ĉiu de Paguroidea, Grapsedoj kaj Gecarcinucoidea.[5].

Reptilioj

Mamuloj

Birdoj

Parkadministrado

Referencoj

  1. Christmas Island National Park (2008-07-08). Alirita 2008-07-31.
  2. (2002) Christmas Island National Park Management Plan, ‑a eldono. 0-642-54828-9.
  3. (1999) “Crazy Ant Attack”, Wingspan 9 (2), p. 7. 
  4. Loss of biodiversity and ecosystem integrity following invasion by the Yellow Crazy Ant (Anoplolepis gracilipes) on Christmas Island, Indian Ocean.
  5. 5,0 5,1 Christmas Island Land Crabs Brochure (2006). Alirita 17a Decembro 2008.
  6. (1995) Introduction to Invertebrate Conservation Biology, ‑a eldono, p. 163. ISBN 978-0-19-854051-9.
  7. Christmas Island Natural Areas. Alirita 23-a de decembro 2008.