Kruco (ludo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ludo > Tabulludo
N.B. por KRUCO kiel mortigilo vidu Krucumado. por simbola uzo de KRUCO rilate kristanismon vidu Kristana kruco.



Kruco (ludo)
Cross
Justin Love
2
8x8
32 - (16 blankaj, 16 nigraj)

Kruco estas ludo. Ĝia 1-a eldono estas: artikolo verkita de Kerry Handscomb en numero 6 de la kanada revuo 'Abstract Games', kadre de '8x8 Game Design Competition'.http://www.abstractgamesmagazine.com Ludpecoj estu iomete pli malgrandaj ol tiuj de Damoj, ĉar eblas ludi jen sur la intersekcojn de 4 fakoj, jen sur la fakojn mem.

Movoj[redakti | redakti fonton]

Nigrulo komencu kaj de tiam ludantoj alternu siajn vicojn. Ĉiuvice, ĉiu ludando movu unu el siaj ludpecoj kaj poste forigu el la ludtabulo iun ajn kaptitan ludpecon. La vorto 'kaptita' eble ne estus la plej konvena, ĉar kelkaj eĉ la plimulto el la kaptitaj ludpecoj povas esti propraj. Ludpeco sur intersekco inter 4 fakojn 'gardas' tiujn 4 fakojn.

  • Ludpeco kuŝanta komence de vico sur fako povos moviĝi per unu el la jenaj manieroj:
    • Moviĝi orte ĝis apuda malplena fako.
    • Moviĝi rekte laŭ orta direkto super iu ajn kvanto de propraj ludpecoj aŭ super malplenaj fakoj gardataj de propraj ludpecoj. Ludpeco haltu sur la unua malplena fako ne gardata de la ludanto. Krome, ludpeco ne povas salti malamikajn ludpecojn. Ludpeco ne devas moviĝi kiel eble plej ĝi povas.

Per la supra parto de la bildo 2 la nigra ludpeco sur la dekstra bordo povas moviĝi 7 fakojn maldekstren, rezultante la pozicion montratan per la suba parto de la bildo 2. Tiu ludpeco povus halti sur iu ajn el la 4 malplenaj fakoj laŭlonge sia vojo.

    • Moviĝi ĝis unu el la 4 intersekcoj de tiu fako, kie ĝi kuŝas, kondiĉe ke tiu intersekco estu malplena. Tamen, ludpeco ne povos fari tian movon, se moviĝinte tien, ambaŭ ludantoj gardas la saman fakon.
    • Estas malpermesate ludi sur iun ajn ludtabulan bordon.
  • Ludpeco kuŝanta komence de vico sur intersekco povos moviĝi per unu el la jenaj manieroj:
    • Iri en unu fakon el la 4 gardataj de ĝi.
    • 'Dividiĝi': oni plenigu ĉiujn fakojn gardatajn de ĝi per ludpeco antaŭe forigita el la tabulo pro kapto. Ludanto plenigu tiom da fakoj gardataj kiom eble, po unu kaptita ludpeco sur ĉiu fako. Se ludanto ne posedus sufiĉajn kaptitajn ludpecojn, devus elekti kiujn fakojn plenigi.

Farinte tion, oni forigu la 'dividitan' ludpecon.

Kaptoj[redakti | redakti fonton]

Oni forigu ĉiujn ludpecojn partoprenantajn en la jenaj figuroj:

  • Ludpeco kuŝanta sur fako kiu minimume havas 2 el siaj kvar intersekcoj okupataj de malamikaj ludpecoj. Bildo 3-A.
  • Ludpeco kuŝanta sur intersekco kiu havas minimume 2 el siaj kvar gardataj fakoj okupataj de malamikaj ludpecoj. Bildo 3-B.
  • Kruco konsistanta ĉiam el 5 ludpecoj kuŝantaj sur fakoj: unu ludpeco centra kaj la ceteraj 4 kuŝantaj sur la 4 orte apudaj fakoj. Ne gravas al kiu apartenas tiuj ĉi 5 ludpecoj. Bildo 3-C

Rigardu bildon 3. Oni forigu ĉiujn ludpecojn tie montratajn, escepte tiun blankan sur la suba dekstra angulo. Kvankam tiu ĉi ludpeco kuŝas sur intersekco, ĝi ne apartenas al la kaptanta formacio konsistanta el unu blanka ludpeco kaj aliaj 3 nigraj ĉirkaŭ ĝi.

Iam eblas okazi, ke unu simpla movo kreas pli ol unu kaptanta formacio. Plejofte tio okazas pere de du krucoj interplektitaj. Ĉikaze, ludanto difinu la ordon de la kaptoj.

Venkos tiu, kiu unue movu unu el siaj ludpecoj ĝis la plej malproksima horizontalo, kondiĉe ke li/ŝi ne estu kaptata en la sekvanta movo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]