Kruoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La kruoj estas okcidentafrika etno, kiu vivas en Liberio, Ganao, Siera-Leono kaj Gvineo. En Liberio vivas proksimume 244.000 kruoj, en Ganao proksimume 21.000, en Siera-Leono proksimume 11.000 kaj en Gvineo 3.800.

La kruoj jam frue estis dungataj de eŭropaj ŝipoj kiel maristoj kaj pro tio ankaŭ jam frue estis eŭrope influataj. Iuj opinias, ke la angla vorto "crew" devenas de la nomo kruoj (Kru), kiu fariĝis sinonimo por ŝipanaro.

La kruoj parolas propran lingvon, kiu apartenas al la grupo de la kruaj lingvoj en la lingvofamilio de la niĝerkonga lingvaro. La kruoj estas nomdonantoj de la grupo de la kruaj lingvoj.

Eksteraj ligiloj