Kuangĉuŭano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Poŝta kaj Telegrafa konstruaĵo ĉe Po Teou, Kuangĉuŭano.
Kolonia militistaro kun francaj oficiroj.

Kuangĉuŭano, literumita ankaŭ kiel Guangzhouwan, Kouang-Tchéou-Wan, KwangchowanKwang-Chou-Wan, signife "Kantona Golfeto", estis malgranda enklavo ĉe la suda marbordo de Ĉinio cedita de la ĉina Dinastio Qing al Francio kiel cedita teritorio kaj administrita kiel pliaĵo de la Franca Hindoĉinio.[1] Tiu teritorio ne espertis la rapidan kreskon en loĝantaro kiu okazis en aliaj partoj de marborda Ĉinio, kaj iris el 189,000 en 1911[2] al ĝuste nur 209,000 en 1935.[3] Industrioj estis ĉefe ŝipado kaj karbominado.

Japanio okupis la teritorion februare de 1943. Franccio por mallonge rekuperis ĝin en 1945 antaŭ ties reveno al Ĉinio en 1946,[4] kiam ĝi rericevis sian originan nomon Ĝanczjan. La ĉefurbo de la teritorio estis Fort-Bayard, konata en kantona kiel Camkong. Ĝi estis poste latinigita en pinjino kiel Ĝanczjan de la ĉina registaro en 1958.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Gale 1970: 201
  2. EB 1911: Kwangchow Bay
  3. Priestly 1967: 441
  4. Olson 1991: 349–350

Fontoj[redakti | redakti fonton]


Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

21°10′38.2″N 110°25′4.76″E  /  21.177278°N, 110.4179889°O / 21.177278; 110.4179889 (Kuangĉuŭano)