Ĝanczjan
| Ĝanczjan | ||
|---|---|---|
|
|
||
| Administrado | ||
| Statuso | Urbo | |
| Lando | Ĉinio | |
| Ŝtato | Ĉinio | |
| Provinco | Gŭangdongo | |
| Poŝtkodo | 524 000 | |
| Aŭtokodo | 粤G | |
| Telefona antaŭkodo | 759 | |
| Demografio | ||
| Loĝantaro | 708.595 en 2009 (nur la urbo) | |
| Geografio | ||
|
|
21°12′00″N 110°24′00″O / 21.2°N, 110.4°OKoordinatoj: 21°12′00″N 110°24′00″O / 21.2°N, 110.4°O | |
| Alto | m | |
| Areo | km² | |
| Horzono | UTC + 8 | |
Ĝanczjan, ĉine 湛江 estas metropolo kaj havenurbo en Ĉinio. La municipo administras ankaŭ la proksimajn distriktojn kaj antaŭurbojn.
Enhavo |
Geografio[redakti]
Ĝancejan etendiĝas sur ebenaĵo en la suda parto de la lando sur duoninsulo laŭ la Sudĉina Maro.
Historio[redakti]
Ĝanczjan en la pasinteco komence estis nur fiŝkapta haveno, sed poste ĝi estis haveno por la silka vojo. La francoj okupis la urbon en 1898, poste la japanoj en 1943. Ekde 1946 ĝi apartenas al Ĉinio. En 1955 fervoja interligo estis konstruita. Ekde 1984 la urbo invitis eksterlandajn investojn.
Ekonomio[redakti]
Motoro de Ĝanczjan estas la haveno, kiu estas grava komercejo. En 1984 industria zono fondiĝis. En la urbo oni pruduktas ŝipojn, teksaĵojn kaj sukerojn el sukerkanoj kaj oni fiŝkaptadas. En la apudaĵo oni kultivas ananasojn, bananojn kaj papajojn.
Klimato[redakti]
Ĝanczjan havas subtropikan klimaton. Inter junio-septembro la temperaturo superas la 30 °C, sed dum vintro tio ne falas sub 10 °C. Jare pluvas iom pli, ol 700 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, sed precipe inter aprilo-septembro.
Vidindaĵoj[redakti]
- Nacia parko
- Lumturo
- Botanika ĝardeno
- katolika preĝejo
Ĝemelurboj[redakti]
Fontoj[redakti]
- Angla Vikipedio