Kubo en la Somera Olimpiko 1968

El Vikipedio, la libera enciklopedio
la malferma ceremonio celebris ankaŭ la kuban teamon, kiu tiujare nekutime grandis
Kubo en la Somera Olimpiko 1968
Somera Olimpiko 1968 en Meksik-Urbo
Flagtenanto:  Héctor Ramírez
Sportistoj 101 en 13 fakoj
Medaloj
rango:
Oro
0
Arĝento
4
Bronzo
0
Sume
4
vdr

La kuba teamo aktiva en la Somera Olimpiko 1968 en Meksik-Urbo havis 101 sportistojn. Ili partoprenis en 13 fakoj. Flagtenanto de la kuba teamo estis Héctor Ramírez. La sportistoj atingis 4 arĝentajn medalojn.

La kvar arĝentajn medalojn atingis:

  • Enrique Regüeiferos - boksado, vira konkurso de maksimime 63,5 kilogramoj da pezo
  • Rolando Garbey - - boksado, vira konkurso de maksimime 71kilogramoj da pezo
  • Enrique Figuerola, Pablo Montes, Juan Morales, kaj Hermes Ramirez - atletiko, 4×100-metra stafetado de viroj
  • Miguelina Cobián, Marlene Elejarde, Violetta Quesada, kaj Fulgencia Romay - atletiko, 4×100-metra stafetado de virinoj

Kunordigis la teamon la Kuba Olimpika Komitato.


la olimpika emblemo
la olimpika emblemo