Kudrilo
Kudrilo estas speciala ilo kun akra pinto je unu ekstremo kaj trueto ĉe la alia. Ĝi servas por kunligi materialojn plej ofte el teksaĵoj per fadenoj. Tiun proceson oni nomas kudrado.
Kudriloj estas uzataj por brodado, stebado kaj vestflikado.
Historio
Kudriloj jam estis uzataj en la ŝtonepoko. Konserviĝis kudriloj el osto aŭ mamuta tusko.
Vidu ankaŭ
- Aleno, kudrilego rekta aŭ kurba, uzata de ledlaboristo, ŝuisto kaj similaj por bori truojn kaj ebligi stebon.
- Pinglo, fajna najlo por kunfiksi ŝtofojn.
- Kudromaŝino
Proverbo
Ekzistas pluraj proverboj pri kudrilo en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[1]:
„ Fadeno iras, kien kudrilo ĝin tiras. ” „ Kudri per fluganta kudrilo. ”