Kulturoteko Albert Camus

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kulturoteko "Albert Camus" en Dole situas ĉe 26-a "rue du maréchal Leclerc, Centre Horizons", en Dole en departemento Jura kaj en regiono Franĉ-Konteo.

historio

Ĝi estas la kulturoteko de la kvartalo de Mesnils-Pasteur de 1985. Dum la unuaj monatoj asocio zorgis pri ĝi, poste urbo Dole dungis bibliotekiston por vigligi ĝin.

Dum la unuaj jaroj ĝi staris en "la maison du Petit Bois", kaj translokiĝis en 1991 al "centre Horizons", kiu estas komercarejo. De 1988 Roger Badois ĉefroludas, kun helpo de Frédérique Mermoz.

Esperantio

2013

Post interkonsento inter la Kulturoteko kaj Jura-Esperanto kiuj rendevuis en Nacia Esperanto-Muzeo (Gray) aŭtune 2012, Mireille Grosjean prelegis en kulturoteko "Albert Camus" en la kvartalo de Mesnils-Pasteur en Dole la 28-an de majo 2013. Jura-Esperanto kunlaboris kun la skipo de la kulturoteko por sukcesigi la prelegon kadre de Grand Dole. Venis pli ol 20 personoj. Sekve dum junio 2013 en kulturoteko "Albert Camus" en Dole plenkreskuloj kunvenis ĉirkaŭ Emmanuel Desbrières de la 18a kaj 30 minutoj ĝis la 20-a horo kaj Philippe Gindre kaj Balbina Serrano malkovrigis esperanton al infanoj.

La 18-an de junio 2013 en kulturoteko "Albert Camus" en Dole Jura-Esperanto akceptis esperantistojn el Ĉeĥio Petr Chrdle kaj Milada, lia edzino. Kaj Alain Droyer prezentis esperantan muzikon la 25-an de junio 2013.

Jura-Esperanto translokigis sian sidejon al la kulturoteko. Kaj organizas kursojn de esperanto ekde septembro 2013.

2014

La 5-an de julio 2014, Jura-Esperanto organizas esperantan tagon kun riĉa programo: "la 200 000a artikolo ĉe Vikipedio", ekspozicio "Esperanto-2014" kun prezentado de originalaj dokumentoj el la Nacia Esperanto-Muzeo (Gray), kaj spektado de la filmo " Esperanto" de Jean-Dominique Gautier.

Fontoj