Kunformorto

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kunformorto de specio estas la perdo de specio kiel sekvo de la formorto de alia. La esprimo estis origine uzita en la kunteksto de la formorto de parazitaj insektoj sekvante la perdon de siaj specifaj gastigantoj. La esprimo nun estas uzita por priskribi la postan perdon de iu interrilatanta specio, inkluzive de predantoj kun ilia predo, kaj specialistaj herbivoroj kun ilia manĝofonto. Kunformorto estas aparte ofta kiam ŝlosila specio iĝas formortinta.

La plejofte citita ekzemplo estas tiu de la formortinta Migrokolombo kaj ĝiaj parazitaj birdolaŭsoj Columbicola extinctus kaj Campanulotes defectus. Lastatempe, C. extinctus estis retrovita sur la Strivosta kolombo,[1] kaj C. defectus estis trovita kiel verŝajna kazo de misidentigo de la ekzistanta Campanulotes flavus.[2] Tamen, eĉ se la migrokolomba laŭsorakonto havas feliĉan finon (t.e. reeltrovaĵo), kunformortoj de aliaj parazitoj, eĉ sur la Migrokolombo, eble okazis. Pluraj laŭsospecioj - kiel ekzemple Rallicola extinctus, huia parazito - verŝajne formortis kune kun siaj gastigantoj.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. (1999) “Taxonomy of New World Columbicola (Phthiraptera: Philopteridae) from the Columbiformes (Aves), with descriptions of five new species”, Ann. Entomol. Soc. Am. 92, p. 675–685. 
  2. (2000) “Pigeon lice down under: Taxonomy of Australian Campanulotes (Phthiraptera: Philopteridae), with a description of C. durdeni n.sp.”, Journal of Parasitology 86 (5), p. 948–950. doi:[[doi:10.1645%2F0022-3395%282000%29086%5B0948%3APLDUTO%5D2.0.CO%3B2|10.1645/0022-3395(2000)086[0948:PLDUTO]2.0.CO;2]]. 

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]