Migrokolombo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Migrokolombo
Vira migrokolombo (preservita per remburado)
Vira migrokolombo (preservita per remburado)
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Kolomboformaj Columbiformes
Familio: Kolombedoj Columbidae
Genro: Ectopistes
Swainson, 1827
Ectopistes migratorius
(Linnaeus, 1766)
Konserva statuso
Status iucn3.1 EX eo.svg
Konserva statuso: Formortinta (1914)
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

Migrokolombo (Ectopistes migratorius) estas formortinta birdospecio de la familio kolombedoj, kiu inkluzivas turtojn kaj kolombojn. La specio malaperis estinte la plej ofta birdo de Nordameriko. Oni taksis, ke estis inter tri kaj kvin miliardoj da migrokolomboj, kiam eŭropanoj ekkoloniis Nordamerikon.[1][2] La migrokolomboj vivis en enormaj aroj. Oni rakontas, ke dum migrado eblis vidi svarmojn unumejle larĝajn (1,6 km) kaj tricentmejle longajn (500 km), kiuj bezonis pli ol dek horojn por pasi kaj kiuj povis havi eĉ miliardon da birdoj.[3][4] La specio ne estis same ofta en la antaŭ-Kolumba periodo, ĝis la drasta malpliiĝo de la amerikaj indiĝenoj ĉefe pro eŭropaj malsanoj.[5]

Dum la 19-a jarcento, la specio pasis el unu el la plej abundaj en la mondo al la formorto.[6] Iam migrokolombo formis kelkajn el la plej grandaj aroj inter ĉiuj bestoj, eble la dua nur post la lokusto.

Ia malpliiĝo okazis kiel rezulto de mediperdo, kiam la eŭropanoj eksetlis pli interne. Tamen la ĉefa faktoro de ekstermo okazis kiam la viando de tiu kolombo ekestis komercita kiel malmultekosta manĝaĵo por sklavoj kaj malriĉuloj dum la 19-a jarcento, kio rezultis troan ĉasadon je amaskvanto. Okazis malrapida malpliiĝo inter 1800 kaj 1870, sekvita de katastrofa malpliiĝo inter 1870 kaj 1890,[7] fine de kio tiuj birdoj ekestis tre raraj kaj for de la punkto de repliiĝo. 'Martha', laŭ onidiroj la lasta migrokolombo en la mondo, mortis la 1-an de septembro 1914 en Cincinnati.

Aspekto kaj priskribo[redakti | redakti fonton]

Distribua mapo de Ectopistes migratorius
ruĝe: reprodukta zono; flave: vintra zono
Ectopistes migratorius

Temis pri mezgranda kolombo kun pli grizaj supraj partoj ĉefe ĉe kapo, dorso (kun kelkaj nigraj makuloj kaj pli malhela dorsofino) kaj longa vosto. La subaj partoj ĉe brusto kaj supra ventro estis cinamokoloraj kaj la fina ventro preskaŭ blanka. La beko estis nigra kaj la okulringo cinamokolora.

Dum somero, migrokolombo vivis en arbaroj tra Nordameriko orienten ĝis la Roka Montaro: el orienta kaj centra Kanado al nordorienta Usono. Vintre ili migris al suda Usono kaj eventuale al Meksikio kaj Kubo.

La migrokolombo estis tre socia birdo. Ĝi vivis en kolonioj dur centoj da kvadrataj kilometroj, reproduktante laŭ komuna reproduktado de ĝis cento da nestoj en ununura arbo. La migrado, en aroj da miloj da milionoj, estis senegala spektaklo:

Fruaj eksploristoj kaj setlantoj ofte menciis migrokolombojn en siaj verkoj. Samuel de Champlain en 1605 informis pri "senkontaj nombroj," Gabriel Sagard-Theodat verkis pri "senfinaj multnombroj," kaj Cotton Mather priskribis la flugon kiel mejle larĝa kaj dum kelkaj horoj por preterpasi. En fruaj 1900aj jaroj jam ne eblis trovi migrikoombojn.

—La enciklopedio Smithsonian[1]

Kaŭzoj de malapero[redakti | redakti fonton]

Dum la formortigo de la migrokolombo estas rezulto de multaj kaŭzoj, la ĉefa kialo estis la komerca ekspluatado de la viando je amasa kvanto.[1]

Eĉ antaŭ la koloniigo, indiĝenaj amerikanoj eventuale uzis tiujn kolombojn kiel viandon. En la fruaj 1800-aj jaroj, komercaj ĉasistoj komencis retkapti kaj pafadi la birdojn por vendi ilin en la urbomerkatoj kiel viando aŭ kiel logaĵo por kaptiloj aŭ eĉ kiel agrikultura sterko.

Kiam kolomboviando iĝis populara, komerca ĉasado ekis je amasa kvanto. La birdopentristo John James Audubon priskribis la preparadon por mortigado ĉe konata kolomboripozejo: "Malmultajn kolombojn oni vidis, sed multnombraj homoj, kun ĉevaloj kaj vagonoj, pafiloj kaj municio, jam kampis ĉe la bordoj. Du farmistoj el la najbareco de Russelsville, foraj pli ol cento da kilometroj, estis alkondukintaj ĝis tricenton da porkoj por dikiĝi per la mortigotaj kolomboj. Tie kaj tie oni vidis la homojn senplumigante kaj saligante la jam ĉasitajn birdojn meze inter grandaj amasoj de tiuj kadavroj. Sterko kuŝis kelkajn centimetrojn profunde, kovranta la tutan areon de la ripozejo."[8]

La mortintaj kolomboj estis enŝipigitaj per normala ŝarĝa vagono al orientaj urboj. En Novjorko, en 1805, paro da kolomboj vendiĝis kontraŭ du centimoj. Sklavoj kaj servistoj en la 18a jarcento kaj en la 19a jarcento en Usono tre ofte ne vidis alian viandaĵon. Ĉirkaŭ la 1850aj jaroj, oni rimarkis, ke la nombroj de la birdoj ŝajnis mapliiĝi, sed ankoraŭ la mortigado daŭris, akcelante ĝis eĉ pli granda nivelo kiam oni starigis multajn fervojojn kaj telegrafojn, ambaŭ el kiuj permesis pli facilan ĉasadon kaj transportadon de la mortintaj birdooj, post la Usona Enlanda Milito. Nur unu komercĉasisto enŝipigis tri milionojn da kolomboj en la jaro 1878.

Alia grava kialo por tiu formortigo inkludas senarbarigon. La birdoj dependis el glanoj kaj el fagoj por reproduktiĝi kaj ŝanĝis aŭ okupis siajn reproduktejojn laŭ la ciklojn de fruktodoneco de la arboj. Fakte pro la malpliigo de tiuj arbaroj la migrokolombo bezonis ekmanĝi grenon ĉe ĵus setlitaj farmoj, kie ties grandaj nombroj kaŭzis konsiderindajn rikoltoperdojn. Multaj farmistoj devis ekĉasi ilin por manĝi. Tamen tio ne malpliigis draste la loĝantarojn ĝis kiam la komerca ekspluatado ekis.[1]

Eble la birdoj suferis ankaŭ la malsanon Newcastle, infekta birdomalsano kiu estis enmetita en Nordameriko; kvankam la malsano estis identigita en 1926, ĝi estis supozata kiel unu el la faktoroj kialante la formortigo de la migrokolombo.

Klopodoj revivigi la specion per reproduktigo de la travivantaj kaptitaj birdoj estis malsukcesaj. Migrokolombo estis kolonia kaj gregema birdo kiu praktikis komunan ripozadon kaj komunan reproduktadon kaj bezonis la plej taŭgajn reproduktajn kondiĉojn. Estis neeble resetligi la specioj danke al kelkaj kaptitaj birdoj, kaj la malmultnombra kaptita birdaro malfortiĝis kaj mortiĝis. Estas malfacile kalkuli nun la loĝantaron. Ĉiu reproduktejo estis ampleksega kaj la birdoj amasiĝis tiom, ke plej ofte estis centoj da nestoj en ĉiu arbo. Oni supozas, ke nur unu reproduktejo en Viskonsino enhavis ĉirkaŭ 136,000,000 da nestobirdoj. La tekniko de travivo konsistis en amastaktiko. Estis sekureco en grandaj aroj kiuj ofte enhavis centojn da miloj da birdoj. Kiam aro de tiu grando setlis en iu areo, la nombro de la lokaj animalaj predantoj (kiel lupoj, vulpoj, musteloj kaj akcipitroj) estis tiom malgranda kompare kun la entuta nombro de birdoj, ke oni faris malmulte da damaĝo al la aro kiel entuto. Tiu kolonia vivmaniero kaj komuna reproduktado iĝis tre danĝera kiam la homo iĝis predantoj de la aroj. Kiam migrokolombo amasiĝis kune, ĉefe ĉe granda nestoloko, estis facile al la homo mortigi ilin en tiom granda kvanto ke oni ne lasis sufiĉajn birdojn por sukcese reprodukti la specion[9]. Dum la aroj malpliiĝis, la specio alproksimiĝis al malapero [10].

La formortigo de la Migrokolombo levis publikan intereson pri la konservisma movado kaj kaŭzis novajn leĝojn kaj praktikojn kiu malhelpis similan malaperigon de multaj aliaj specioj.

Metodoj de mortigo[redakti | redakti fonton]

Alkoholtrempita greno eble venenis la birdojn kaj igis ilin pli facile mortigeblaj. Oni faris fajrojn por perfume forpeli la birdojn el la nestoj.[11]

Alia metodo de mortigado estis blindigi birdon kudrinte ties okulojn per kudrilo kaj fadeno; oni ligis tiun birdon al ripozilo kaj oni faligis ĝin; kiam surterigata ĝi flugilfrapis kaj allogis arojn da aliaj preterpasantaj migrokolomboj kiuj estis kaptitaj per reto kaj strangolitaj permane[12] .

Unu el la plej grandaj nestolokoj de Migrokolombo estis ĉe Petoskey, Miĉigano, en 1878. Tie oni mortigis ĉiutage 50,000 birdojn kaj la ĉasado pludaŭris dum preskaŭ kvin monatoj. Kiam la plenkreskaj birdoj kiuj survivis la amasbuĉadon klopodis duafoje nestumi en novaj lokoj, ili estis lokitaj de profesiaj ĉasistoj kaj mortigitaj antaŭ povi kreskigi la idaron.

Konservemuloj estis malutilaj haltigi la buĉadon. Oni proklamis leĝon en Miĉigano kontraŭ retumado de kolomboj je malpli ol du mejloj de nestejoj, sed tio apenaŭ estis obeita: Meze de 1890aj jaroj, la Migrokolombo preskaŭ estis malaperinta. Estis tro malfrue por protekti ilin per leĝoj. En 1897, oni proklamis novan leĝon ankaŭ en Miĉigano petante dekjaran ĉeson, sed tio malsukcesis.

Ĉar temis pri tiom gregema specio, la aro komencis pariĝadon kaj reproduktadon nur kiam estis kunigitaj en grandaj nombroj; oni konstatis nur malfrue, ke etaj grupoj de Migrokolombo ne povis reproduktiĝi sukcese, kaj, ke la survivintaj ekzempleroj ne estis sufiĉaj por resetligi la specion.[1]

Lastaj transvivintoj en la naturo[redakti | redakti fonton]

Ina migrokolombo

La lasta entute vera informo de sovaĝa birdo estis ĉe Sargents, Pike County, Ohio, la 22an marto 1900,[1]. El 1909 ĝis 1912, oni oferis rekompencon por vivanta specimeno;[13] la fakto, ke la rekompenco neniam estis postulita indikas, ke jam ne ekzistis tiam. Tamen nekonfirmitaj vidaĵoj daŭris ĝis 1930[2]. Informoj pri Migrokolombo vidata el Arkansaso kaj Luiziano, en grupoj de dekoj aŭ dudekoj, daŭris ĝis la unua jardeko de la 20-a jarcento.

La naturalisto Charles Dury, el Cincinnati, Ohio, verkis en septembro 1910:

Dum nebula tago en oktobro 1884, je 5a a.m. Mi rigardis tra la fenestro de mia dormoĉambro kaj vidis ses sovaĝajn kolombojn subflugi kaj ekripozi sur la mortintaj branĉoj de alta poplo kiu elstaris ĉirkaŭ cento da piedoj for. Dum mi rigardis, kvazaŭ oldaj amikoj estus revenintaj, ili rapide ekflugis kaj malaperis en la nebulo; tio estis la lasta fojo kiam mi vidis iun el tiuj birdoj en tiu najbarejo.[14]

Martha[redakti | redakti fonton]

En 1857, oni klopodis proklami leĝon favore la kolombon en Ohio kaj la koncerna komitato informis, ke neniam malaperos, ĉar estas sufiĉe nombro da ili. 57 jarojn poste, la 1an de septembro 1914, Martha, la lasta Migrokolombo, mortis en la bestoĝardeno de Cincinnati, Ohio. Ŝi estis frostita en bloko de glacio kaj sendita al la Smithsonian Institution, kie ŝi estis deŝelita kaj muntita. Nune, Martha estas en la arkivo de la muzeo kaj ne estas montrata. Martha estis tiel nomita kiel Martha Washington.

Popola kulturo kaj fikcio[redakti | redakti fonton]

Foto de 1898 de Migrokolombo
Specimenoj de Migrokolombo de la Muzeo Field, Ĉikago.
Vira kaj ina specimenoj ĉe muzeo Vanderbilt, Centerport, New York.

La drama historio de la Migrokolombo sufiĉe impresis la popolan imagon.

  • La muzikisto John Herald verkis kanton pri Martha, "Martha (Last of the passenger pigeons)" (La lasta migrokolombo).
  • La 27an de aprilo 1948 epizodo de la radioprogramo Fibber McGee and Molly estis titolita "La Kaptilo de Migrokolombo", kie McGee ŝajnigis esti vidinta Migrokolombon, kaj li planis kapti ĝin por vendi al la plej pagonta aĉetanto. Finfine estas nur ordinara kolombo (Columba livia), kiu sidas sur buso, kaj kiun McGee tial nomas "pasaĝera" (la angla nomo de migrokolombo signifas "pasaĝera kolombo".
  • En The Man Trap, la unua epizodo de Star Trek, Profesoro Crater rilatigas la preskaŭan formorton de la loĝantoj de planedo M113 al tiu de la Migrokolombo.
  • Stephen King faris multajn referencojn al Migrokolombo en sia romano Cell de 2005. Li uzas la kolombon kiel alegorion de la abeluja spirito, kiu disvolviĝas post kiam stranga poŝtelefona signalo ("la pulso") frape trafas Usonon.
  • En la filmo de Ghost Dog, 1999, de Jim Jarmusch, Louie (John Tormey) identigas sian birdon kiel "transportan kolombon". Lin korektas pli maljuna mafiano kiu krias, "Migrokolombo! Migrokolombo! Ili estas formortintaj ekde 1914!" (la birdo estis fakte hejmkolombo kiun Ghost Dog uzis por transporti notojn, kio klarigas la eraron de Louie).
  • Ectopistes migratorius estas la dua ĉapitro de la romano Havana Glam (2001) de Wu Ming. La reapero de la kolomboj en 1944 estas la unua signalo de la alveno de vojaĝantoj tra la tempo el la 21-a jarcento en Usonon.
  • Priskribo de paso de aro de Migrokolombo kaj la buĉado de grandaj nombroj de tiuj birdoj aperas en la romano The Pioneers (La pioniroj) de James Fenimore Cooper. Kvankam ĝi estis publikigita jam en 1823, Natty Bumppo esprimas malakcepton de la senmezura agado de homoj kaj antaŭvidas eblon de formorto de la birdo.
  • La aŭstralia poetino Judith Wright verkis poemon nomitan "Lamento por Migrokolombo."
  • La sendependaroka grupo Paint by numbers verkis kanton nomitan "Martha, Sweet Martha" (Dolĉa Marta) memore al la lasta Migrokolombo.
  • La duo The Handsome Family de alternativa kontreo havas kanton nomitan "Passenger Pigeons" en sia albumo Twilight de 2001.
  • Tra la tuta Usono, multaj lokonomoj mencias la eksan abundon de la Migrokolombo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 1,4 1,5 Smithsonian Institution; oni supozas, ke tiu ĉi specio iam konsistigis 25 ĝis 40 procentojn de ĉiuj birdoj en Usono.
  2. Pedro Cáceres, Un siglo sin la paloma migratoria americana, Aves y naturaleza, Madrid, numero 16, 2014, p 8.
  3. . Three Hundred Dollars Reward; Will Be Paid for a Nesting Pair of Wild Pigeons, a Bird So Common in the United States Fifty Years Ago That Flocks in the Migratory Period Frequently Partially Obscured the Sun from View. How America Has Lost Birds of Rare Value and How Science Plans to Save Those That Are Left.. New York Times (Dimanĉo la 16-a de januaro) (1910). Kontrolita en 2007-07-21.“Unless the State and Federal Governments come to the rescue of American game, plumed and song birds, the not distant future will witness the practical extinction of some of the most beautiful and valuable species. Already the en:snowy heron, that once swarmed in immense droves over the United States, is gone, a victim of the greed and cruelty of milliners whose "creations" its beautiful nuptial feathers have gone to adorn.”
  4. Ask
  5. "Prior to 1492, this was a rare species." Mann, Charles C. [2005-08-12]. “The Artificial Wilderness”, 1491: New Revelations of the Americas Before Columbus. New York: Alfred A. Knopf, pp. 315–8.
  6. {{{assessors}}} ({{{year}}}). {{{title}}}. Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj, eldono de 2006. IUCN 2006. Elŝutita {{{downloaded}}}.Formortinta
  7. [1]
  8. http://www.ulala.org/P_Pigeon/Audubon_Pigeon.html "On The Passenger Pigeon", Birds of America, John James Audubon
  9. "The Passenger Pigeon", Encyclopedia Smithsonian, Prepared by the Department of Vertebrate Zoology, National Museum of Natural History in cooperation with the Public Inquiry Mail Service, Smithsonian Institution
  10. Passenger Pigeon, The Extinction Website
  11. Iowa Department of Natural Resources
  12. Stool Pigeon
  13. New York Times; 4-a de April, 1910, Monday; Reward for Wild Pigeons. Ornithologists Offer $3,000 for the Discovery of Their Nests.
  14. "{{{titolo}}}", gazeto : {{{gazeto}}} Charles DuryCharles Dury (September 1910). "The Passenger Pigeon". Journal of the Cincinnati Society of Natural History 21: 52-56

Plie[redakti | redakti fonton]

  • Weidensaul, Scott (1994). Mountains of the Heart: A Natural History of the Appalachians. Golden, Colorado: Fulcrum Publishing. ISBN 1-55591-143-9.
  • Eckert, Allan W. (1965). The Silent Sky: The Incredible Extinction of the Passenger Pigeon. Lincoln NE: IUniverse.com. ISBN 0-595-08963-1.
  • New York Times; August 18, 1901,
  • Schorger, A.W. 1955. The Passenger Pigeon: Its Natural History and Extinction. University of Wisconsin Press, Madison, WI. Represita, 2004, de Blackburn Press. ISBN 1-930665-96-2. 424 pp.
  • Pedro Cáceres, Un siglo sin la paloma migratoria americana, Aves y naturaleza, Madrid, numero 16, 2014, pp. 8-9.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


Ĉi tiu artikolo plenumas laŭ redaktantoj de Esperanto-Vikipedio kriteriojn por leginda artikolo.