Nordorienta Usono
El Vikipedio
Nordorienta Usono estas regiono de Usono kiel difinas ĝin la usona censoservo United States Census Bureau.[1]
Kompono[redakti]
Tiu regiono enhavas naŭ ŝtatojn (subŝtatojn): nome la novangliajn ŝtatojn de Konetikuto, Maine, Masaĉuseco, Nov-Hampŝiro, Rod-Insulo kaj Vermonto; kaj la mezatlantikajn ŝtatojn de Nov-Ĵerzejo, Novjorkio kaj Pensilvanio.[2]
Demografio[redakti]
Novjorko, la plej loĝata urbo en Usono
La regiono respondecas pri proksimume 25% el usona malneta enlanda produkto dum 2007.[3] Ĉe la censo de 2010, la totala populacio de la regiono estis 55,317,240 da loĝantoj. [4]
| Rango | Urbo | Ŝtato | 2010 Censa Populacio |
|---|---|---|---|
| 1 | Novjorko | NY | 8,175,133 |
| 2 | Filadelfio | PA | 1,526,006 |
| 3 | Bostono | MA | 617,594 |
| 4 | Picburgo | PA | 305,704 |
| 5 | Newark | NJ | 277,140 |
| 6 | Bufalo | NY | 261,310 |
| 7 | Jersey City | NJ | 247,597 |
| 8 | Roĉestro | NY | 210,565 |
| 9 | Yonkers | NY | 195,976 |
Notoj[redakti]
- ↑ Census Regions and Divisions of the United States. US Census Bureau.
- ↑ US Regional Divisions, konsultita la 16an de aprilo 2008
- ↑ Gross Domestic Product (GDP) by State
- ↑ http://www.census.gov/prod/cen2010/briefs/c2010br-01.pdf
- ↑ American FactFinder. Alirita 25an de julio, 2011.