Kuracistoj sen landlimoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kuracistoj sen landlimoj (france Médecins Sans Frontières) estas sekulara ne-ŝtata humanitara krizhelp-organizaĵo kun sidejo en Ĝenevo, plej konata pro siaj projektoj en milit-trafitaj regionoj kaj en maldisvolviĝintaj landoj kun gravaj malsanoj. La Nobel-komitato donis al Kuracistoj sen landlimoj la Nobelpremion pri paco en 1999.

Médecins Sans Frontières estis kreita en 1971 de malgranda grupo de francaj kuracistoj post la apartigo de Biafra, kiuj kredis ke ĉiuj personoj havas rajton al kuracado, malgraŭ raso, religio, kredo aŭ politikaj ideoj, kaj ke tiuj bezonoj estas pli gravaj ol naciaj baroj. La kreintoj de Médecins Sans Frontières estis:[1]

  • D-ro Jean Cabrol
  • D-ro Vladan Radoman
  • D-ro Jean-Michel Wild
  • D-ro Pascal Greletty-Bosviel
  • D-ro Jacques Bérés
  • D-ro Gérard Illiouz
  • Philippe Bernier
  • Dr Xavier Emmanuelli

La organizo estas pli konata tra la mondo pri sia franca nomo, aŭ simple kiel “MSF”, sed en Usono kaj Kanado, la nomo “Doctors Without Borders” estas plej uzata.

Je 2007, pli ol 26 mil doktoroj, flegistinoj kaj aliaj medicinistoj, spertuloj pri loĝistiko, akvo kaj seninfektiginĝenieroj kaj administrantoj, plejparte lokanoj, provizis per kurachelpo en pli ol 60 landoj.

Notoj

  1. france La création de Médecins Sans Frontières. Médecins Sans Frontières (Doctors without borders) (18 October 2004). Alirita la 26-an de oktobro 2007.