Kuriyama Hitoshi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kuriyama
Hitoshi
Persona informo
NomoKuriyama Hitoshi
Dato de naskiĝo1928
Dato de morto14-a de novembro 2000
MortolokoAmagasaki
Aĝo je morto72
Okupoj kaj profesioj
Okupojkuracisto kaj esperantisto
Geografio
ŜtatoJapanio
Lingvoj
Parolata lingvoEsperanto [+]
Portalo pri Homoj
vdr

Kuriyama Hitoshi (naskiĝis en 1928, mortis la 14-an de novembro 2000 en Amagasaki) estis japana kuracisto kaj esperantisto

Esperantisto ekde 1944, hospitalestro, kvar jardekojn delegito pri medicino kaj filatelo, li aŭtoris Japana-Esperanta Medicina Vortareto kaj ricevis en 1996 la Shinoda-premion de Universala Medicina Esperanta Asocio. Multflanka interlingvisto, Kuriyama verkis kurson de volapuko kaj dudirektajn vortarojn Ido-Esperantan kaj Ido-japanan.