Saltu al enhavo

Kvaso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Glaso da malhelbruna fluidaĵo kun iom da veziketoj ĉe la rando de ĝia supraĵo.
Glaso da kvaso starinta dum iom da tempo (jam sen la ŝaŭmo kaj preskaŭ sen veziketoj)

Kvaso (ruse квас) estas freŝiga trinkaĵo, havanta pro fermentado iomete da alkoholo, acido kaj karbona gaso.

Du vitraj bokaloj kun bruna fluidaĵo kaj kun pli hela substanco sube, starantaj sur malvarmujo.
Vazoj kun hejmfarita kvaso

Kiel fari kvason hejme: Komence necesas sekigi en bakujo pecojn de sekala pano, ĝis kiam ilia koloro iĝos malhelbruna. Poste aldonu bolakvon (80 °C) kaj atendu kvar horojn. Infuzaĵon filtru, aldonu sukeron kaj giston. Metu la ujon en varmetan lokon. Post ok horoj refiltru kaj malvarmigu la infuzaĵon.

Trinkaĵoj kun sama nomo ekzistas en kelkaj slavaj landoj.

Ankaŭ kvaso estas ĉefa ingredienco de la populara rusa malvarma supo — okroŝko (ruse окрошка), kiun oni preferas kuiri kaj manĝi somere.

Iuj tipoj de rusa kvaso

  • Monastirskij kvas. ("Monaĥeja kvaso")
  • Domaŝnij kvas. ("Hejmfarita kvaso")

Eksteraj ligiloj