Kvin solaĵoj (protestantismo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La doktrino de protestantismo baziĝas sur kelkaj principoj, kiuj elstarigas certajn ununurecojn. Ili havas latinajn nomojn, kiuj komenciĝas per la adjektivo "solus/a":

  • sola scriptura: Nur el la Biblio venas teologia vero.
  • solus Christus: nur el Kristo venas savo, ne ekzemple de sanktuloj.
  • sola gratia: nur per dia graco, ne per homaj agoj eblas savo.
  • sola fide: nur per fido, ne per bonaj faroj oni atingas savon; fido estas rezulto de graco, sed kondukas al bonaj faroj.
  • soli Deo gloria: ĉia gloro estas de/al Dio. Neniu homo meritas gloron pro religiaĵoj.