Károly Hegedűs

El Vikipedio, la libera enciklopedio

HEGEDŰS Károly (hegedyŝ) estis hungara inĝeniero pri mekaniko, la organizanto de la hungara industria fakinstruado naskita en Szatmár (nuntempa Satu Mare en Rumanio) la 4-an de majo 1849 kaj mortinta en Budapeŝto la 13-an de februaro 1925.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Károly Hegedűs diplomitiĝis en la Joseph Polytechnicum. De 1874 li enpaŝis la servon de fervojo. En 1876 li studadis la industrian fakinstruadon en Aŭstrio kaj Germanio kiel ŝtata stipendiulo. Poste la faris similan studvojaĝon en Svislando, Francio, Belgio kaj Anglio. En 1878 komisiite de registaro li faris projekton pri organizo de la hungara industria fakinstruado. En 1879 oni nomumis lin direktoro de la industria ŝtatlernejo de Budapeŝto. Li organizis la Industrimuzeon pri Teknologio, kies li estis direktoro ĝis sia morto.

Libro[redakti | redakti fonton]

  • A fém és vasipar (Bp., 1874).

Fontoj[redakti | redakti fonton]