László Tőke

El Vikipedio, la libera enciklopedio

László Tőke [lAslO tOke], laŭ hungarlingve kutima nomordo Tőke László estis hungara kemiisto, profesoro, membro (korespondanta en 1993, ordinara en 1998) de Hungara Scienca Akademio.

László Tőke [1] naskiĝis la 3-an de majo 1933 en Vönöck.

Biografio[redakti | redakti fonton]

László Tőke frekventis teknikan universitaton en Budapeŝto inter 1952-1957, poste li eklaboris samloke en la kemia katedro. Li doktoriĝis en 1974 antaŭ la akademio. Li profesoriĝis en 1975, inter 1986-1991 li estis katedrestro. Li okupiĝis precipe pri medikamentoj kaj organika kemio. Li ricevis 4 premiojn inter 1975-1998.

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • New Total Synthesis of Emetins (1966)
  • Synthesis of Yohimbines (1973)
  • Bis-Crown Ether Derivatives as Ionophores for Potassium Selective Electrodes (1985)
  • Gyógyszerkémia I–II. (1992) - studenta lernolibro
  • Enantioselective Michael Addition of 2-nitropropane to Chalcone Analogues Catalyzed by Chiral Azacrown Ethers Based on Alfa-D-glucose and D-mannitol (2003)

Fontoj[redakti | redakti fonton]