Léon

El Vikipedio

Saltu al: navigado, serĉo
Léon

Fotopiedo
Originala titolo Léon
Produktadlando Francio
Filmita en Usono
Originala lingvo Angla
Kina aperdato 14-a de septembro 1994
Daŭro 1h50 (longa versio : 2h16)
Ĝenro Murdaro, Dramo
Buĝeto 115.000.000 Franca Franko
Reĝisoro(j) Luc Besson
Produktisto(j) Patrice Ledoux
Scenaro Luc Besson
Laŭ la verko de ---
Muziko Éric SERRA
Laboratorio kaj Optikaj efektoj ---
Produkto Gaumont International
Distribuo Colombia Pictures

Léon (ankaŭ nomata : Léon, la profesiulo) estas franca filmo kies filmadlingvo estis la angla kaj kies filmadloko estis Novjorko. Reĝisorita de Luc Besson, la filmo aperis en 1994 kaj diskonatigis tutmonde unu el la plej famaj francaj reĝisoroj. La filmo povas ankaŭ esti konsiderata kiel ia refariĝo en la angla de la antaŭa filmo de Besson, Nikita, kiu same temas pri murda profesio kvankam la du scenaroj draste diferencas.

Enhavo

[redakti] Komenco


Léon vivas en Novjorko. Inter siaj multraciaj kaj multnombraj loĝantoj, la urbego ankaŭ kaŝas apartajn ulojn, kiel Léon : Li ne scias legi, nek skribi. Li loĝas en konstruaĵo kie li zorge strebas eviti ĉies atenton. Lia unika amiko estas verda planto kiun li ĉiutage metas sub la sunradiojn. Li trinkas glason da lakto ĉiumatene antaŭ iri labori... sed fakte, kion faras Léon? Li estas dungita murdisto. Diligentege, organizite, profesie, malvarme, kviete, li plenumas tagon post tago sian taskon, sen ia ajn malglataĵo ekde sia alveno de Italio.

Sed iam, malglataĵo okazas. Revenante de komisio, Léon interŝtupare renkontpasas Mathilda, sametaĝa najbarino kiu aĝas 14. Ŝi fumas sekrete kaj demandas al Léon ne denunci ĝin al sia patro. Tion Léon rapide promesas antaŭ peli sin al sia apartamento. Léon rapide malkovras ke la familia situacio de Mathilda ne estas laŭreva : la patro batadas siajn infanojn kaj evidente implikiĝas en suspektinda afero kun la ĉefa policisto, STANSFIELD. Iun matenon, STANSFIELD alvenas kun sia teamo kaj pro narkota malkonsento, amasbuĉas la tutan familion per pafilegoj. Mathilda, kiu dumtempe butikumis ekstere revenas kiam la policistoj estas ĉe l' freŝa faro. Sen alia elekto sub minaco de morto, ŝi frapas la pordon de Léon...

[redakti] Ĉefrolantoj

Mathilda

[redakti] Anekdotoj

  • La filmo lanĉis la fruan karieron de Natalie Portman kiu poste rolos en Star Wars.
  • La aktoro Samy Naceri kiu poste fariĝis fama dank'al la komedia trilogio Taxi havis etan rolon en la filmo kiel maskita policisto de la SWAT.
  • Mathilda enskribiĝas en la hotelo kun la pseŭdonimo MacGuffin. Ĝi estas evidenta referenco al la koncepto uzata de Alfred Hitchcock.

[redakti] Eksteraj ligoj

·  http://www.natalieempire.com
·  http://uk.imdb.com/title/tt0110413/trivia


Filmojn direktis Luc Besson
Le Dernier Combat | Subway | Le Grand Bleu | Nikita | Atlantis | Léon | Le Cinquième Élément | Jeanne d'Arc | Angel-A | Arthur et les Minimoys