Laŭmenda haltejo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Laŭmenda tramhaltejo en Vieno

Laŭmenda haltejo estas haltejo, kie buso, tramo, eventuale trajno, haltas nur tiam, kiam iu el la pasaĝeroj tion petas. Oni nomas tian haltejon ankaŭ laŭbezona, fakultativa, nedeviga.

Se la pasaĝero atendas surstrate ĉe la haltejo, li simple levas manon por signi al la ŝoforo la deziron envagoniĝi. Se li estas interne, li devas premi specialan butonon destinitan por signalado al la ŝoforo deziron elvagoniĝi.

Laŭmenda bushaltejo en Prago