La Albuera (Badajoz)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Albuera (La laguneto) estas municipo de Hispanio, en la provinco de Badajoz, regiono de Ekstremaduro.

La loĝantoj nomiĝas Albuereños.

Situo

Alange estas situa en la okcidenta parto de la provinco de Badajoz, je altitudo de 253 m; je 24 km de Badajoz, provinca ĉefurbo.

Populacio

La censita populacio en 2007 estis de 1.856 loĝantoj.

Historio

Dum la procezo de la amerika konkero, laŭ la pastro Vicente Navarro del Castillo, 11 loĝantoj de La Albuera partoprenis en la procezo, inter ili Juan Alonso de la Torre kiu kiel kapitano intervenis en la teritorioj kolombiaj kaj venezuelaj, partoprenante en la fondo de la urbo de Vélez (Kolombio), kaj en la fondo de la urbo de Mérida (Venezuelo).

La 16an de majo de 1811, ĉe tiu ekstremadura vilaĝo oni produktis la faman batalon de La Albuera, en la Milito de Sendependiĝo. Ĉiujare oni rememoras en la vilaĝo tiun batalon per la partopreno de grupoj de volontuloj de la landoj kiuj partoprenis en ĝi, kiuj reprezentas ĝin vigle per tiamaj armiloj kaj uniformoj.