La Arĝenta Ŝlosilo
La Arĝenta Ŝlosilo (franclingve: La Clef d'Argent), estas franca senprofita asocia eldonejo, kiu temas pri fantasto, fantazio, kaj sciencfikcio.
Ĝia nomo estas referenco al rakonto de H. P. Lovecraft.
Ekde 1987 La Arĝenta Ŝlosilo franclingve publikigas nuntempajn romanistojn kaj novelistojn (Jonas Lenn, Jean-Pierre Andrevon) kaj eseistojn (S.T. Joshi, Lionel Dupuy), klasikajn Anglalingvajn verkistojn en franca traduko (Arthur C. Clarke, Clark Ashton Smith, G.S. Viereck) kaj ĝi republikigas verkistojn de la fino de la jarcento 19 ĝis la komenco de la jarcento 20 (Édouard Ganche, Charles de Coynart, Théo Varlet, Gabriel de Lautrec).
Ekde 2010, ĝi ankaŭ eldonas esperantlingvajn librojn.
Esperantlingvaj libroj eldonitaj de la Arĝenta Ŝlosilo
- La karna maŭzoleo, fantasta rakonto de Jonas Lenn, 2010. (ISBN 9782908254839)
Eksteraj ligiloj
greke La Arĝenta Ŝlosilo (esperantlingva retejo) greke La Clef d'Argent (franclingva retejo) greke Silver Key Press (anglalingva retejo)