La Bazelaj Akordoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Bazelaj Akordoj referencas al la bankaj inspektakordoj (rekomendoj en bankaj leĝoj kaj regularoj), Bazelo I (1988), Bazelo II (2008), kaj Bazelo III (2015) eldonataj de la Bazela Komitato. Ili estas nomitaj la Bazelaj Akordoj ĉar ĝia sekretariejo estas ĉe la "Bank of International Settlements" en Bazelo, Svislando kaj la komitato normale renkontas tie.

La Bazela Komitato konsistas el reprezentantoj de centraj bankoj kaj reguligaj aŭtoritatoj el la Grupo de la Dek (malnove G8), landa grupo de dek landoj kiu inkludas Belgion, Kanadon, Francion, Germanion, Italion, Japanion, Nederlandon, Svedion, Svislandon, Anglion kaj Usonon kaj plie aliajn (specife Luksemburgo kaj Hispanio). La komitato ne havas la aŭtoritaton observigi rekomendojn, kvankam la plej multaj membrolandoj (kaj aliaj) emas efektivigi la politikojn de la komitato. Tio signifas ke rekomendoj estas observigitaj tra naciaj leĝoj kaj regularoj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]