La Flamengrie (Nordo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el La Flamengrie (Nord))
La Flamengrie
komunumo en Francio • limurbo

Blazono

Blazono
Administrado
Statuso Komunumo
Lando  Francio
Regiono Hauts-de-France
Departemento Nord Nord
Arondismento Avesnes-sur-Helpe
Kantono Bavay
INSEE kodo 59232 [+]
Poŝtkodo 59570
Kodo laŭ INSEE 59232
Demografio
Loĝantaro 435  (2021) [+]
Loĝdenso 214 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 50° 19′ N, 3° 43′ O (mapo)50.3152777777783.7163888888889Koordinatoj: 50° 19′ N, 3° 43′ O (mapo) [+]
Alto 108 m - 132 mŜablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Areo 2,03 km² ( 203 ha) [+]
Horzono UTC +1 (+2 somere)
La Flamengrie (Nord)
La Flamengrie (Nord)
DEC
La Flamengrie
La Flamengrie
Situo de La Flamengrie
La Flamengrie (Francio)
La Flamengrie (Francio)
DEC
La Flamengrie
La Flamengrie
Situo de La Flamengrie

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo La Flamengrie (Nord) [+]
vdr

La Flamengrie, prononco [la flamɑ̃ɡʁi], estas franca komunumo lokita en la departemento Nord kaj en la regiono Nordo-Kaleza Markolo. Ĝi havis 355 loĝantojn laŭ censo plenumita en 1999.

Blazono de La Flamengrie
Blazono de La Flamengrie

Geografio[redakti | redakti fonton]

La Flamengrie geografie kaj historie apartenas al la franca-belga translima regiono Henegovio. Henegovio estas regiono de montetoj kaj plataĵoj, kiuj disvolviĝis sur tre diversaj grundoj : paleozoika soklo, mezozoika kreto, sed ankaŭ kenozoikaj sabloargilo plejparte kovritaj de leŭso.

La vilaĝo La Flamengrie troviĝas proksime de la urbetoj Bavay kaj Avesnes-sur-Helpe, kaj do cetere situas en natura regiono nomita "Avesnois", kiu ĉefe konsistas el malaltaj heĝoj, tre verdaj pejzaĝoj, boskoj, fruktarbaroj kaj etaj vilaĝoj. La Flamengrie etendiĝas sur 2,03 km².

Historio[redakti | redakti fonton]

Kiam La Flamengrie estis cedita al Francio de Hispana Nederlando, ne ĉiuj terenoj de la komunumo estis same transdonitaj. La Flamengrie do havas hodiaŭ precipe malsimplan landlimon kun Belgio : ĝiaj 62 limŝtonoj konsistigas interesan ekskursadon.

Administrado[redakti | redakti fonton]

La Flamengrie apartenas la kantono de Bavay, kies ĉefurbo estas Bavay. Tiu kantono mem estas parto de la arondismento de Avesnes-sur-Helpe, unu el la 6 arondismentoj de la departemento Nord.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]