La Leono de Flandrujo (libro)

El Vikipedio
(Alidirektita el La Leono de Flandrio)
Saltu al: navigado, serĉo
Nuvola apps bookcase.svg La Leono de Flandrujo  
La Leono de Flandrujo
Aŭtoro Hendrik Conscience
Eldonjaro 1929
Urbo Zutphen
Eldoninto W.J. Thieme & Cie
Paĝoj 311

La Leono de Flandrujo (en la nederlanda lingvo: "De leeuw van Vlaanderen") estas romano de Hendrik Conscience. Conscience verŝajne inspiriĝis al verkado de La Leono de Flandrujo, post kiam li vidis la pentraĵon "De Groeningeslag" de Nicaise De Keyser. En la romano Conscience priskribas la Batalon de la oraj spronoj, kiun li uzas kiel fonon por skizi la amoaventurojn de Machteld, la filino de Robrecht la 3-a de Bethune kun kavaliro Adolf van Nieuwlandt. Al Conscience oni ofte riproĉas ke li en sia libro ne ĝuste priskribas la historion tiel kiel ĝi vere okazis. Robrecht la 3-a de Bethune ekzemple aperas en la libro kiel kavaliro de la flandra armeo je la batalkampo, dum li vere restadis en franca prizono.

Conscience tamen estus konsultinta dudekon da historiaj fontoverkoj, vizitis mem la lokon de la bataloj kaj petis konsilon de spertuloj pri mezepoka historio.

Pro la giganta sukceso de La Leono de Flandrujo oni diras ke Conscience "instruis al sia popolo la legadon". Cetere tiu ĉi libro forte kontribuis al la flandra memkonsciiĝo en la 19-a jarcento kaj al la kresko de la Flandra Movado ĝis en la 20-a jarcento.

Enhavo

Traduko al Esperanto [redakti]

Leeuwvanvlaenderen.gif

El la nederlanda tradukis Hendrik Bulthuis en 1929, 311 p. "Ampleksa historia romano, potenca multkolora bildo, vera popola eposo. Tre belajn paĝojn ĝi enhavas kaj ne duba estas en ĉi tiu verko kiel en multaj aliaj la merito de l' tradukinto, kiu klopodis por verki bele kaj korekte" [1]. En Historio de Esperanto [2] la eldonjaro estas mise menciita kiel 1930.

Situo de la traduko [redakti]

La Esperanta versio troveblas en la Esperanto-domo de Antverpeno.

Eksteraj ligiloj [redakti]

Ekstera ligilo    Reta eldono de De leeuw van Vlaanderen de Project Gutenberg. (Nederlandlingve)

Referencoj [redakti]

  1. Akademia Raporto, 1930.
  2. Courtinat, II, p. 707