La Maison-Blanche (stacidomo)
Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun Maison Blanche (pariza metrostacio) aŭ Maison Blanche - Paris XIIIe (pariza metrostacio). |
La Maison-Blanche | ||||
---|---|---|---|---|
Stacidomo La Maison-Blanche
| ||||
fervoja stacidomo | ||||
Lokigo | ||||
Lando | Francio | |||
Urbo | Parizo | |||
Arondismento | 13-a | |||
Geografia situo | 48° 49′ 17″ N, 2° 21′ 37″ O (mapo)48.8214522.360176Koordinatoj: 48° 49′ 17″ N, 2° 21′ 37″ O (mapo) | |||
| ||||
Ecoj | ||||
Trakoj | 2 | |||
Kajoj | 2 flankaj | |||
Historio | ||||
Malfermo | 1867 | |||
Fermo | 1934 | |||
Administrado kaj utiligado | ||||
Trajno-linio | Petite Ceinture | |||
La Maison-Blanche estis franca stacidomo de Fervojo Petite Ceinture, situinta en la 13-a arondismento de Parizo, ĉe n-ro 131, Avenue d'Italie, proksime de metrostacio Maison Blanche, en regiono Francilio.
Stacidomo[redakti | redakti fonton]
La nomo La Maison-Blanche (esperante La Domo Blanka) estas tiu de samnoma kvartalo kie situis la stacidomo de eksa "Petite Ceinture", inter stacidomoj Parc de Montsouris kaj Orléans-Ceinture.
Historio[redakti | redakti fonton]
La stacidomo estis malfermita la 25-an de februaro 1867[1]. Same kiel la cetero de Fervojo Petite Ceinture, ĝi fermis por pasaĝera trafiko la 23-an de julio 1934[2]. La stacidomo estis detruita ĉ. 1966[1]. Hodiaŭ restas nur kajoj, videblaj el ponto super Strato Gandon.
Referencoj[redakti | redakti fonton]
- ↑ 1,0 1,1 Gare de la Maison Blanche (1867). Association Sauvegarde Petite Ceinture (ASPCRF) (15 oktobro 2009). Alirita 13 januaro 2018..
- ↑ (PDF) La Petite Ceinture - Inventaire des bâtiments, ouvrages et mobiliers, p. 58 de PDF (france). Atelier parisien d'urbanisme (oktobro 1999).