La eta kafejo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La kafejo en Hoorn kie la kanto estis verkita

La eta kafejo ĉe la haveno (nederlande: Het kleine Café aan de Haven) estas originale nederlandlingva kanto, publikigita en 1975, komponita kaj verkita fare de la nederlanda komponisto kaj kantisto Pierre Kartner, kiu registris kaj prezentis la plej grandan parton de sia laboro sub la artista nomo 'Vader Abraham' (Patro Abrahamo).

Reludversioj de la kanto estis publikigitaj fare de Peter Alexander (Germanio), Joe Dassin (Francio), Mireille Mathieu (Francio), The Fureys (Irlando), Celtic Thunder (Irlando), Engelbert Humperdinck (Britio), Audrey Landers (Usono) , André Rieu (Nederlando), Jaromír Mayer (Ĉeĥio), Kantoři (Ĉeĥio) kaj Demis Roussos (Grekio).

En la franca lingvo la kanto nomiĝas "Le café des trois colombes", en la germana lingvo "Die Kleine Kneipe" kaj en la angla lingvo "The red rose cafe".


Fonto: https://muzikum.eu/nl/vader-abraham/het-kleine-cafe-aan-de-haven-songtekst

Jen la teksto de: - la kanzono La eta kafejo, en la nederlanda: kaj en Esperanto;
HET KLEINE CAFÉ
Vader Abraham
LA ETA KAFEJO
Patro Abrahamo, trad. Verdulo
  • De avondzon valt over straten en pleinen,
  • de gouden zon zakt in de stad.
  • En mensen die moe in hun huizen verdwijnen,
  • ze hebben de dag weer gehad.


  • De neonreclame die knipoogt langs ramen,
  • het motregent zachtjes op straat.
  • De stad lijkt gestorven toch klinkt er muziek,
  • uit een deur die nog wijd open staat.


  • Daar in dat kleine café aan de haven
  • Daar zijn de mensen gelijk en tevree
  • Daar in dat kleine café aan de haven
  • Daar telt je geld of wie je bent, niet meer mee


  • De toog is van koper toch ligt er geen loper,
  • de voetbalclub hangt aan de muur
  • De trekkast die maakt meer lawaai dan de juke-box,
  • een pilsje dat is d’r niet duur


  • Een mens is daar mens rijk of arm ‘t is daar warm,
  • geen monsieur of madame maar W.C.
  • Maar ‘t glas is gespoeld in het helderste water,
  • ja ‘t is daar een heel goed café


  • Daar in dat kleine café aan de haven.
  • Daar zijn de mensen gelijk en tevree.
  • Daar in dat kleine café aan de haven.
  • Daar telt je geld of wie je bent, niet meer mee.


  • De wereldproblemen die zijn tussen twee glazen bier
  • opgelost voor altijd.
  • Op de rand van een bierviltje staat daar je rekening,
  • of je staat in het krijt.


  • Het enige wat je aan eten kunt krijgen,
  • dat is daar een hardgekookt ei.
  • De mensen die zijn daar gelukkig gewoon,
  • ja de mensen die zijn daar nog blij.


  • Daar in dat kleine café aan de haven.
  • Daar zijn de mensen gelijk en tevree.
  • Daar in dat kleine café aan de haven.
  • Daar telt je geld of wie je bent, niet meer mee.


  • Daar in dat kleine café aan de haven.
  • Daar zijn de mensen gelijk en tevree.
  • Daar in dat kleine café aan de haven.
  • Daar telt je geld of wie je bent, niet meer mee.
  • La vespera suno falas sur stratoj kaj placoj,
  • la ora suno subiras en la urbon.
  • Kaj homoj, kiuj lace malaperas en siajn hejmojn,
  • ili finis la tagon.


  • La neonreklamo palpebrumas laŭlonge fenestroj,
  • mallaŭte pluvetas sur la strato.
  • La urbo ŝajnas mortinta, tamen estas muziko,
  • el pordo ankoraŭ larĝe malfermita.


  • En tiu kafejo ĉe la haveno.
  • Tie la homoj estas egalaj kaj feliĉaj.
  • En tiu kafejo ĉe la haveno.
  • Via mono aŭ kiu vi estas ne plu gravas.


  • La bufedstango estas el kupro tamen ne estas irtapiŝo,
  • la futbalklubfoto pendas sur la muro.
  • La flipero faras pli da bruo ol la diskogurdo,
  • biero estas malmultekosta.


  • Homo estas homo ĉu riĉa aŭ povra estas varma,
  • ne sinjoro aŭ sinjorino sed necesejo.
  • Sed la glaso estas lavita en la plej klara akvo,
  • jes ĝi estas tre bona kafejo.


  • En tiu kafejo ĉe la haveno
  • la homoj estas egalaj kaj feliĉaj.
  • En tiu kafejo ĉe la haveno.
  • Via mono aŭ kiu vi estas ne plu gravas.


  • La mondaj problemoj, estas solvitaj por ĉiam
  • inter du glasoj da biero.
  • Sur la rando de biersubglaso estas via fakturo,
  • aŭ vi ŝuldas la monon.


  • La sola manĝaĵo, haveblas estas
  • malmole boligita ovo.
  • La homoj, tie estas nur feliĉaj,
  • jes la homoj ankoraŭ estas gajaj.


  • En tiu kafejo ĉe la haveno.
  • la homoj estas egalaj kaj feliĉaj.
  • En tiu kafejo ĉe la haveno.
  • Via mono aŭ kiu vi estas ne plu gravas.


  • En tiu kafejo ĉe la haveno.
  • la homoj estas egalaj kaj feliĉaj.
  • En tiu kafejo ĉe la haveno.
  • Via mono aŭ kiu vi estas ne plu gravas.


Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]