Pierre Kartner

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pierre Kartner
Persona informo
Naskonomo Petrus Antonius Laurentius Kartner
Aliaj nomoj Vader Abraham • Father Abraham
Naskiĝo 11-an de aprilo 1935 (1935-04-11)
en Elst
Morto 8-an de novembro 2022 (2022-11-08) (87-jaraĝa)
en Breda
Lingvoj nederlanda
Ŝtataneco Reĝlando de Nederlando
Okupo
Okupo muzikproduktistokomponistokantistokantoverkistokantaŭtoro
TTT
Retejo http://www.vader-abraham.com/
http://www.vaterabraham.de/
vdr

Pierre KARTNER (naskiĝis la 11-an de aprilo 1935, mortis la 8-an de novembro 2022) estis nederlanda komponisto kaj kantisto.

Inter liaj plej famaj kantoj estas Het Smurfenlied 1977 (en Esperanto: La kanto de la Smurfoj), kiun li kantis sub la pseŭdonimo Vader Abraham (Patro Abrahamo), kaj Het kleine café aan de haven (La eta kafejo ĉe la haveno) kiun en la franca kantis Mireille Mathieu kiel Le café de la rue d'Amérique kaj Joe Dassin kiel Le café des trois colombes. En la germana, Peter Alexander konigis ĝin kiel Die kleine Kneipe; ekzistas ankaŭ versio de li en la Viena dialekto, Das kleine Beiss'l. Anglalingvaj versioj estas i.a. The Little Cafe by the Harbour de Engelbert Humperdinck, My Favourite Cafe on the Harbour de Audrey Landers kaj The Red Rose Café de Demis Roussos kaj The Fureys.

Li ankaŭ estas la verkinto kaj komponisto de la kanto De oude muzikant (La maljuna muzikisto), kun kiu Ben Cramer reprezentis Nederlandon ĉe la Eŭrovido-Kantokonkurso 1973.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]