La fratoj Leonkoro

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La libro La fratoj Leonkoro (Bröderna Lejonhjärta) de Astrid Lindgren estis eldonita en 1973 kaj estis ilustrita de Ilon Wikland.

La rakonto estas porinfana, tamen ĝi temas pri gravaj aferoj kiel malsano, morto, tiraneco, perfido, subpremeco kaj krueleco. Ankaŭ temas pri pli bonaj aferoj kiel amo inter fratoj, lojaleco, espero kaj kuraĝo.

La romano temas pri la fratoj Jonatano kaj Karlo Leonkoro. Origine ilia familia nomo estis nur Leono, sed post ilia morto kaj alveno al Nangijala, lando malantaŭ la steloj, ili ricevas novan nomon. En Nangijala ili kune kun aliaj batalis kontraŭ la malbona Tengo kaj la drako Katla.

En 1977 oni faris filmon, Olle Hellbom estis reĝisoro.

Eksteraj ligiloj

Pdf-dosiero de la libro