La okuloj de mallumo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La okuloj de mallumo - angle The Eyes of Darkness - estas trilera romano de la usona verkisto Dean Koontz, aperinta en 1981. La libro fokusiĝas al patrino, kiu ekas serĉon por ekscii, ĉu ŝia filo vere mortis antaŭ unu jaro, aŭ ĉu li ankoraŭ vivas.

Superrigardo[redakti | redakti fonton]

Patrino sendas sian filon al tendaro kun estro, kiu gvidis ĉi tiun vojaĝon en la montojn 16 fojojn antaŭe sen mispaŝo - ĝis la nuna fojo. Ĉiu tendara loĝanto kaj estro kaj ŝoforo mortas sen klarigo. Kiam la malĝoja patrino, kiu estas la ĉefrolulo, komencas akcepti la fakton, ke ŝia filo, Danny, mortis, ŝi komencas ricevi strangajn mesaĝojn dirante, ke li ne mortis, kiel skribaĵoj per kreto sur tabuloj, vortoj pro neniu kialo paperigitaj el printilo kaj aliaj diversaj 'signoj'. Kune kun sia nova amikino, Elliot Stryker, Christina Evans komencas ekscii, kio eble okazis en la tago, kiam ŝia filo 'mortis'. Dum la enketo, ili malkovras ke ŝia knabo estis forrabita de la registaro kaj estas misuzita por sciencaj celoj en sekreta laboratorio. Ŝi fine povas liberigi lin.

Trivialaĵoj[redakti | redakti fonton]

La romano ankaŭ temas pri unu el la plej gravaj kaj danĝeraj biologiaj armiloj en laŭ percepto de usona legantaro "malamika lando". Ĝi estas menciita en la usona unua eldono kiel "Gorkij-400" kaj estu danĝera viruso el sekreta laboratorioj en la urbo Gorkij de Sovetunio, kaŭzanta fortan pneŭmonion, en la novaj eldonoj ekde 1989 nomata Wuhan-400, ĉar ĝi laŭ nova scenaro disvolviĝis en laboratorioj ekster la urbo Uhano (pinjine Wùhân). Pro tio iuj amaskomunikiloj vidas antaŭvidon de la koronviruso de 2019-20, sed aliaj amaskomunikiloj atentigas pri seriozaj diferencoj. La jaro 2020 aldoniĝis al la raportoj por krei profetan efikon. Tamen la numero 2020 ne venas de "La Okuloj de Mallumo", sed el libro de Sylvia Browne: "Fino de Tagoj: Antaŭdiroj kaj Profetaĵoj pri la Fino de la Mondo" ["End of Days: Predictions and Prophecies about the End of the World"].