La origino de la mondo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

L'origine du monde (en esperanto: La origino de la mondo) estas polemika nuda pentraĵo, farita en 1866 de la realisma pentristo Gustave Courbet. Kaŝita dum granda parto de ĝia historio, ĝi estis ricevita de la franca ŝtato en 1981 sed daŭre estis konservita ĝis 1995. Ekde tiam ĝi estis ekspoziciita en la Muzeo de Orsay en Parizo.

L'origine du monde (nomo kiu ne estis atribuita al ĝi ĝis la komenco de la 20-a jarcento) estis mendita de Khalil-Bey, kiu posedis ĝin ĝis sia bankroto, poste akirita de la antikvaĵisto Antoine de la Narde ĉe la aŭkcio okazinta en 1868. Ĝiaj postaj aventuroj ne estas klaraj. Edmond de Goncourt vidis ĝin por la unua fojo en 1889 en la butiko de antikvaĵisto, kaŝita malantaŭ panelo, en kiu kastelo estis pentrita meze de neĝeca pejzaĝo.Temas pri alia Courbet-pentraĵo, Le château de Blonay, pentrita en 1874-77, 50 cm je 60 cm.

La supozita modelo estas plej verŝajne unu el la tri amantinoj de Khalil Bey: Jeanne de Tourbey, Constance Quéniaux aŭ Cora Pearl.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Dagen, P.: Le Musée d’Orsay dévoile « L’Origine du monde ». Le Monde, 21an de junio 1995.
  • Dagen, P.: Sexe, peinture et secret. Le Monde, 22-an de oktobro 1996.
  • Du Camp, M.: Les Convulsions de Paris, 1878.
  • Guégan, S. y Haddad, M.: l’ABCdaire de Courbet. Flammarion.
  • Lechien, I. E.: James Whistler. ACR Édition.