La plus haute marche (filmo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La plus haute marche
filmo
vdr

La plus haute marche (La plej alta ŝtupo) estas franca telefilmo de David Delrieux aperinta en 2002. Ĝi estas la 18-a filmo (sezono 6 - epizodo 3) en la serio "Joséphine, ange gardien" (Joséphine, gardanĝelo) de TF1.

Temo[redakti | redakti fonton]

Joséphine estas sendita en klubon de ritma gimnastiko inter malgrandaj ĉampioninoj. Tiuj dekkelk jaraj knabinoj trairas intensan trejnadon esperante iam supreniri la plej altan ŝtupon de la podio. Unu el ili, Aurélie, estas erare akuzita ke ŝi sabotis iun akcesoraĵon kiun ŝia rivalo, Ève, estas uzonta dum la selekto por eniri la teamon de Francio. Ŝi tuj estas forpelita el la klubo, kaj katastrofite, vidas ĉiujn siajn ŝancojn de promesplena kariero neniigitaj. Por Ingrid, ŝia trejnistino kaj eksa Olimpika ĉampionino, ankaŭ temas pri jaroj da strebado kondukantaj al nenio. Joséphine ekenketas kaj post nelonge malkovras ke malnova afero oponas Ingrid al Kalina, trejnistino de Ève.

Teĥnikaĵoj[redakti | redakti fonton]

Rolularo[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]