Taglibro de Anne Frank

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Prinsengracht 263 en Amsterdamo. En la postdomo Anne Frank verkis sian taglibron
La taglibro de Anne Frank en muzeo de Berlino

La postdomo (nederlande: Het achterhuis) estas la titolo de la taglibro de Anne Frank (1929-1945). Ĝi estas nomita laŭ la kromnomo de la kaŝejo je la Prinsengracht en Amsterdamo kaj estas la vivrakonto de juna knabino dum la Dua Mondmilito.

Post kiam la familio Frank, kune kun la familio Van Daan (vera nomo Van Pels) kaj la juna dentisto S-ro. Dussel (vera nomo Fritz Pfeffer) estis arestitaj fare de la Grüne Polizei (verda polico) kaj deportitaj al la koncentrejo Westerbork inter la personaj posedaĵoj de la familioj Miep Gies kaj Bep Voskuijl trovis taglibron. Je tiu momento la situacio de Anne ankoraŭ estis necerta, kaj la taglibro estis zorgeme konservita. Post la milito montriĝis ke Anne, ŝiaj patrino kaj fratino, la familio Van Daan kaj S-ro. Dussel, ne supervivis la koncentrejon. Nur la patro de Anne, Otto Frank supervivis la abomenindaĵojn.

Otto Frank decidis redakti la taglibron kaj eldoni ĝin, kaj tiel okazis en 1947 sub la titolol "Het dagboek van Anne Frank" (La taglibro de Anne Frank). La libro estas tradukita en multajn lingvojn kaj teatraĵo estas bazita sur ĝi. En la originala prezentado Martine Crefcoeur ludis la rolon de Anne. En la plej konata prezentado Jip Wijngaarden ludis la rolon de Anne kaj Jeroen Krabbé tiun de la patro. Plue, diversaj filmoj estas bazitaj sur la taglibro, kiel The Diary of Anne Frank (1959), kiu gajnis tri Oskarojn. Je la 30-a de julio 2009 Unesko anoncis, ke la taglibro de Anne Frank estas aldonita al la Memoro de la Mondo de la Monda heredaĵo de UNESKO por dokumentoj.

La libroŝranko kiu kaŝis la enirejon de la postdomo