Labordivido

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Labordivido estas la specialiĝo de koopera laboro en specifajn, limitajn taskojn kaj kiel roloj. Historie ĉiufoje pli kompleksa labordivido estas seninterspace rilata al la kresko de totalproduktado kaj komerco, la pliiĝo de kapitalismo, kaj de la komplekseco de industriiĝaj procezoj. Labordivido ankaŭ estis metodo uzita fare jam de la sumeranoj por kategoriigi malsamajn taskojn, kaj disigi ilin al spertaj membroj de socio.

Komerco kaj ekonomia interligiteco

La labordivido igas komercon necesa kaj estas la fonto de ekonomia interligiteco.

Labordivido estas procezo per kio la produktada procezo estas malkonstruita en sekvenco de stadioj kaj laboristoj estas asignitaj al specialaj stadioj.

Tutmonda labordivido

Monda distribuado de la eksportoj de varoj de alta teknologio. Totala procentaĵo de eksportado de ĉiu lando. 2003. Fonto: Monda Banko.

Ekzistas malmultaj ampleksaj studoj de la tutmonda labordivido (intelekta defio por esploristoj), kvankam la ILO kaj naciaj statistikaj oficoj povas disponigi de amaso da datumoj petotaj por tiuj kiuj deziras klopodi.

En unu studo, Deon Filmer taksis ke 2,474 milionoj de homoj partoprenis la tutmondan ne-hejman laborantaron meze de la 1990-aj jaroj. De tiuj,

  • ĉirkaŭ 15%, aŭ 379 milionoj de homoj, laboris en industrio,
  • triono, aŭ 800 milionoj laboris en servoj, kaj
  • pli ol 40%, aŭ 1,074 milionoj, en agrikulturo.

Ĉefaj eksportoj en kelkaj landoj

  • Argentino: Sojo, bova viando
  • Brazilo: Industrio (tekstila, aŭtoj, metaloj, minoj, aviado), krudaj materioj (fero, ligno) kaj nutraĵoj (kafo, sukero, viando, sojo)
  • Ĉilio: Kupro kaj ligno/papero
  • Ĉinio: Fabrikitaj varoj (ĉefe tekstilaj kaj elektronikaj)
  • Kolombio: Kafo
  • Kubo: Kuraciloj kaj produktoj bioteknologiaj, tabako, nikelo, sukero
  • Ekvadoro: Nafto, banano, kupro kaj stano
  • Hispanio: Turismo
  • Usono: Industrio, teknologio kaj kulturaj varoj
  • Francio: Industrio
  • Irako: Nafto
  • Panamo: Transporto (Kanalo de Panamo), bankoj, banano, kafo
  • Paragvajo: Sojo, bova viando, hidroelektra energio
  • Venezuelo: Nafto