Lago Fagnano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lago Fagnano

La lago Fagnano (aŭ lago Kami en lingvo selk'nama) estas lago kuŝa sur la centro de la Grandinsulo de Fuegio, en la suda pinto de Sudameriko. Ties areo estas de 590 km²,[1] kies 93 % troviĝas en la argentina parto de la insulo kaj la resto en la ĉilia parto, kie estas ties elfluejo.

La lago havas longitudinan formon oriente-okcidente, kun longo de proksimume 104 km (mezurite laŭlonge de la longitudina akso de la lago), el kiuj 13,5 km troviĝas en teritorio ĉilia kaj la resto en teritorio argentina. Ties profundido maksimuma superas la 200 m.

Estas turisma allogaĵo kun aliro el ambaŭ landoj.

Koordinatoj: 54° 34′ 22″ S 68° 13′ 6″ U / 54.57278 °S, 68.21833 °U / -54.57278; -68.21833 (mapo)

Notoj

  1. Iturraspe, Rodolfo, Glaciares de Tierra del Fuego, 2011, Dunken, isbn=9789870250043, paĝoj 184.

Bibliografio

  • Niemeyer, Hans; Cereceda, Pilar (1983). Geografía de Chile — Tomo VIII: Hidrografía. 1º edición, Santiago de Chile: Instituto Geográfico Militar.