Lagoj de Burgas

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Lagoj de Burgas (bulgare Бургаски езера, Burgaski ezera) aŭ malsekejoj de Burgas (Бургаски влажни зони, Burgaski vlaĵni zoni) estas grupo de marbordaj lagoj kun diversa saleco situanta ĉirkaŭ la urbo Burgaso de Bulgario en la proksimeco de la Nigra Maro. Ili konsistigas la plej grandan grupon de lagoj en la lando kaj konsistas el iuj el la plej grandaj kaj plej gravaj lagoj de Bulgario.

La tuta areo de la lagoj (inkluzive de marĉoj, malsekejoj, lagetoj kaj aliaj akvorezervejoj) sumiĝas al 95 km², el kiuj 33,30 km² estas aŭ proklamitaj aŭ proponitaj protektita areo en kiuj loĝas granda nombro de loke aŭ tutmonde endanĝerigitaj specioj de birdoj, fiŝoj kaj mamuloj. Krom tio, la Lagoj de Burgas ankaŭ gravegas, uzataj por akiri maran salon kaj resanigan koton, kaj ankaŭ por provizi la lokan ekonomion per dolĉa akvo, en la kazo de lago Mandrensko.

La lagoj konsistas (en norda ĝis suda ordo):

  • lago Pomorie, tre sala laguno
  • lago Atanasovsko, naturrezervejo
  • lago Burgaslago Vaja, la plej granda natura lago en la lando laŭ areo
  • lago Poda, foje rigardata kiel parto de la lago Mandrensko
  • lago Mandrensko, nun freŝakva rezervujo, la plej granda el la grupo

Galerio[redakti | redakti fonton]

Koordinatoj: 42° 28′ 12″ N 27° 25′ 48″ O / 42.47000 °N, 27.43000 °O / 42.47000; 27.43000 (mapo)