Lajos Baróti

El Vikipedio, la libera enciklopedio

BARÓTI Lajos (nask. Kratofill) estis hungara futbalisto, trejnisto, kapitano de la ligo de la hungara elektita futbalteamo. Li naskiĝis en Barót la 19-an de aŭgusto 1914 kaj mortis en Budapeŝto la 23-an de decembro 2005. Li estis la frato de la literaturhistoriisto Dezső Baróti.

Biografio

Lajos Baróti pristudis juron en Szeged, poste en 1947 li akiris diplomon de trejnisto, en 1956 faktrejnisto. Li komencis piedpilkon ludi en 1928 en Szegedi AK (de 1936 en Szeged FC). De 1946 li ludis du jarojn en Győri ETO. En 1941 li estis ĉampiona bronsmedalisto en Szeged. En 1939 kaj 1941 po unufoje li ludis en la hungara selektita futbalteamo. En 1935 li estis ano de la altlerneja mondĉampionteamo.

Fonto

  • Hungara vikipedio