Lajos Keszthelyi
Lajos Keszthelyi [lajoŝ kestheji], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Keszthelyi Lajos estas hungara fizikisto, pedagogo, membro ordinara de Hungara Scienca Akademio (1987).
Lajos Keszthelyi [1] naskiĝis la 15-an de februaro 1927 en Kaposvár.
Biografio
Lajos Keszthelyi frekventis universitaton en Budapeŝto inter 1946-1950, poste li esploris en la universitata kaj akademia fizikaj institutoj. En 1962 li doktoriĝis pri fiziko. Inter 1973-2005 li laboris en esplorinstituto en Szeged. Kelkfoje li instruis en universitatoj en Usono. Li okupiĝis precipe pri atomoj kaj proteinoj. Li ricevis medalojn kaj premiojn inter 1958-2007.
Verkaro (elekto)
- Atomok és atomi részecskék (Atomoj kaj atomeroj), (1959)
- Szcintillációs számlálók (1964)
- Fehérjék és elektromos jelenségek (Proteinoj kaj elektraj fenomenoj), (1985)