Lake Washington Ship Canal

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Mapo pri la norda parto de Seatlo kaj la Ŝipkanalo

Lake Washington Ship Canal (esperante Ŝipa Kanalo de Lago Vaŝingtono) estas artefarita akvovojo liganta Lagon Vaŝingtonon al Puĝeta Fjordo. Oni ekkonstruis ĝin en 1911 kaj finkonstruis en 1934; kiam oni malfermis ĝin (en 1916), ĝi malplialtigis la surfacan nivelon de la lago je pli ol 2 metroj (preskaŭ 9 futoj). Rezulte de tio, la Nigra Rivero ĉe la suda fino de la lago ĉesis esti ĝia ĉefa elfluejo, kaj la kanalo alprenis tiun rolon.