Lakta energio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Produktado de lakta energio estas mezuro de la metabola energio enhavata de la lakto produktata de mamulino. Ĝi estas la produto de la kvanto da lakto produktata en determinita tempunuo kaj la energia koncentriteco de la lakto.[1] La lakta industrio uzas laktan energion kiel manieron esprimi la valoron de lakto produktata de bredita besto, kiu havas pli da biologia signifo ol la maso de la lakto, sed samtempe estas simple resumebla per unu nombro.[2]

La produktado de lakto estas unu el la plej energikostaj aktivoj en la vivo de mamulo. Laktantaj patrinoj pliigas sian konsumon de nutraĵo ĝis la maksimumo utiligebla de la korpo.[3] La lakta energio produktata je la tempo de maksimuma laktado estas proporcia al la korpa maso de la patrino alt 0.74 en nature evoluintaj specioj, kun minimumo inter 47 studitaj specioj de 19 kJ/tago (bruna mioto) kaj maksimumo de 249 MJ/tago (cistoforo). La averaĝa produktado de lakta energio de homo je maksimuma laktado estas 3.04 MJ/tago.[4]

Bestoj uzataj en la lakta industrio estas selekte breditaj por produkti pli da lakto ol la idoj bezonas. Dum bovino bredita por viando produktas laktan energion similan al simile grandaj sovaĝaj mamuloj (33.7 MJ/tago je maksimuma laktado)[5], la averaĝa laktenergia produktado de bovinoj breditaj por lakto estis raportita en 2004 (laŭ datumaro rikoltita el diversaj studoj) kiel proksimume 85 MJ/tago.[6] Bovinoj breditaj por alta lakta produktado elspezas tiucele energion, kiun aliaj bovoj uzas por siaj propraj bezonoj, kaj tial ili estas malpli kapablaj adaptiĝi al fiziologiaj stresoj.[7] La metabola malsano ketonozo estas ofta en laktobovinoj kiel efiko de energia deficito pro alta produktado de lakta energio.[8]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Agnew, R.E., k. al. 2004. "Energy Requirement and Supply." En Thomas, C. (red.), Feed into Milk. Nottingham: Nottingham University Press. 13.
  2. Hall, M.B. 2023. "Corrected Milk: Reconsideration of Common Equations and Milk Energy Estimates".
  3. Rogowitz, Gordon L. 1996. "Trade-offs in Energy Allocation During Lactation". American Zoologist 36(2).
  4. Riek, Alexander. 2021. "Comparative Phylogenetic Analysis of Milk Output at Peak Lactation". Comparative Biochemistry and Physiology Part A: Molecular & Integrative Physiology 27.
  5. Riek, Alexander. 2021. "Comparative Phylogenetic Analysis of Milk Output at Peak Lactation". Comparative Biochemistry and Physiology Part A: Molecular & Integrative Physiology 27.
  6. Agnew, R.E., k. al. 2004. "Energy Requirement and Supply." En Thomas, C. (red.), Feed into Milk. Nottingham: Nottingham University Press. 10.
  7. Sundrum, Albert. 2015. "Metabolic Disorders in the Transition Period Indicate that the Dairy Cows’ Ability to Adapt is Overstressed". Animals 5(4).
  8. Littledike, E.T. 1981. "Common Metabolic Diseases of Cattle: Ketosis, Milk Fever, Grass Tetany and Downer Cow Complex". Journal of Dairy Science 64.